Mia plej ŝatata sporto ĉiam estis ludi per mia rultabulo, (skateboarding, en la angla lingvo) kaj mi ĝin praktikis de kiam mi estis 13-aĝa. Mi partoprenis en regionaj kaj naciaj konkursoj, mi vojaĝis en multaj landoj nur por praktiki ĝin en rultabul-parkoj de Francio, Finlandio, Germanio, Anglio... sed hodiaŭ mi trovis rultabulon sen radoj!