Komitato

La komitato dum la IJK en Santa Cruz del Norte.

La Komitato estas la supra decida organo de TEJO. Ĝi kunvenas kutime dum Internacia Junulara Kongreso en Julio, kaj eble ankoraŭ unufoje ĉirkaŭ la jarŝanĝo. Inter la kunvenoj la Komitato diskutas per dissendolisto. La komitato ankaŭ povas voĉdoni poŝte kaj rete. (Detaloj sube.)

Komitatanoj (2010-2012) (45):

Komitatanoj A (34):

La Komitatanoj A estas reprezentantoj de la landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO.

Por Landaj Sekcioj (33):

  1. Argentino (ArgentEJO) – Gonzalo SIRIO
  2. Brazilo (BEJO) – Rodrigo de Souza CYRINO
  3. Britio (JEB) – Jake PENTLAND
  4. Burundio (JEBUO) – Jérémie SABIYUMVA
  5. Ĉeĥio (ĈEJ) – Marek BLAHUŠ
  6. Danio (DEJO) – Jonas DALMOSE
  7. Finnlando (FEJO) – Andrei DUMITRESCU
  8. Flandrio (FLEJA) – Matthias HUMET
  9. Francio (JEFO) – Quentin WEBER-SEBAN
  10. Germanio (GEJ) – Nils Martin KLÜNDER
  11. Germanio (GEJ) – Helen GEYER
  12. Hispanio (HEJS) – Manuel Álvaro BERBIS MORENO
  13. Hungario (HEJ) - Sarolta BAGÓ
  14. Hungario (HEJ) - Szabolcs SZILVA
  15. Irano (IrEJO) – Moĵgan SALMANIZADEH
  16. Israelo (JELI) – Adam (RAIZEN) MEŜA
  17. Italio (IEJ) – Tommaso MANZON
  18. Japanio (JEJ) – OKABE Akiumi
  19. Katalunio (KEJ) - SIVILLA' Krishna
  20. Koreio (KEJ) – SONG Ho-young
  21. Kroatio (KEJA) – Tea RADOVANOVIĆ
  22. Kubo (JS de KEA) - Ariadna GUTIÉRREZ
  23. Nederlando (NEJ) – Rogier HUURMAN
  24. Norvegio (NJE) – Einar FAANES
  25. Pollando (PEJ) – Natalia ANTOLAK
  26. Pollando (PEJ) – Paweł FISCHER-KOTOWSKI
  27. Rusio (REJM) – Daŝa OBRAZCOVA
  28. Slovakio (SKEJ) – Zuzana KOŽUCHOVÁ
  29. Svedio (SEJU) – Robin RÖNNLUND
  30. Togolando (JOTE) – GBEGLO Djifa
  31. Ukrainio (ULEJ) – Irina GERASIMOVA
  32. Usono (USEJ) – Darcy ROSS
  33. Vjetnamio (VEJO) – HOANG Yen

Por Fakaj Sekcioj (1):

  1. EUROKKA - Alexandre RAYMOND

Komitatanoj B por la jaroj 2010-2012 (1):

La komitatanoj B estas elektitaj rekte de la individuaj membroj de TEJO. Ilia maksimuma kvanto dependas de la nombro de individuaj membroj de TEJO.

  1. Guy JOHNSTON, Britio/Pollando

Komitatanoj C (2):

La komitatanoj A kaj B povas aldone elekti komitatanojn C.

  1. Francesco MAURELLI, Italio/Britio
  2. Sonja PETROVIC LUNDBERG

Estraro (8):

Al la Komitato apartenas ankaŭ la estraranoj de TEJO.

  1. Łukasz Żebrowski, Pollando
  2. Paulína Kožuchová, Slovakio/Britio
  3. Alisa Nikitina, Ukrainio/Svedio
  4. Sergey Tyrin, Israelo
  5. Michael Boris Mandirola, Italio
  6. Nico Huurman, Nederlando/Aŭstrio
  7. Tina Tišljar, Kroatio
  8. Petra Smidéliusz, Hungario


Komitatanoj A de TEJO ĉe UEA:

Por la periodo 2010-2013 estas: Marek BLAHUŠ, Nico HUURMAN.


Taskoj de la Komitato

La komitato estas la supera instanco de la organizo. Ĝi:

  1. difinas la ĝeneralan agadon de la organizo
  2. elektas estraranojn kaj rajtas eksigi ilin
  3. decidas pri la agado de la estraro
  4. aprobas la buĝeton kaj ekzamenas la financojn de la organizo
  5. decidas pri akcepto kaj eksigo de Landaj kaj Fakaj Sekcioj
  6. decidas pri akcepto kaj eksigo de honoraj prezidantoj kaj de honoraj membroj
  7. decidas pri eksigo de patronoj
  8. decidas pri reglamentoj
  9. decidas pri aliaj aferoj ne rezervitaj al aliaj organoj aŭ instancoj

La Komitato ankaŭ povas decidi pri ĉiuj aferoj, pri kiuj kompetentas la Estraro aŭ unuopa estrarano; komitata decido tiam nuligas kontraŭan estraran aŭ estraranan decidon.

La komitato konsistas el komitatanoj A, komitatanoj B, komitatanoj C kaj la estraranoj de TEJO. La estraranoj estas elektitaj en ĉiu malpara jaro. La resto de la komitato estas elektata en ĉiu para jaro. La oficperiodo de la nuna komitato (sen la estraranoj) estas de junio 2008 ĝis majo 2010. Komitatanojn A nomumas Landaj kaj Fakaj Sekcioj de TEJO ĝis 30-a de aprilo de ĉiu para jaro. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo, laŭ la Reglamento pri Elekto de Komitatanoj B.

Kaj fine, la komitatanojn C elektos la jam elektitaj komitatanoj A kaj B.