Landaj Sekcioj

La landaj sekcioj ludas gravan rolon en la laboro de TEJO. En la komitato de TEJO sidas komitatanoj de ĉiuj landaj sekcioj kaj decidas pri la ĝenerala agado de TEJO. TEJO nun havas 44 landajn sekciojn (vidu la superrigardon sube).

Ni ĉiam ĝojas pri novaj landaj sekcioj (kutime por unu lando unu landa sekcio). Estas kelkaj kriterioj por iĝi (vi trovas ilin ankaŭ en la Regularo de TEJO, Ĉapitro 2 - Statuto, parto 8 - Landaj sekcioj):

(i) ĝi kunigas tra sia lando junajn uzantojn de Esperanto;
(ii) ĝi subtenas la celojn de TEJO;
(iii) ĝi estas aŭ aparta asocio aŭ integra parto de landa asocio aliĝinta al UEA;
(iv) ĝi estas laŭorde organizita;
(v) ĝi estas vaste malfermita al junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
(vi) membreco en ĝi estas libervola; kaj
(vii) ĝi estas demokrate gvidata.

Argentino Argentina Esperantista Junulara Organizo
Aŭstrio Aŭstria Esperanto Junularo
Belgio Flandra Esperantista Junulara Asocio
Brazilo Brazila Esperantista Junulara Organizo
Britio Junularo Esperantista Brita
Bulgario Bulgara Esperanto-Junularo
Burundio Junulara Esperantista Burundia Organizo
Ĉeĥio Ĉeĥa Esperanto-Junularo
Ĉinio Ĉina Junulara Esperanto-Asocio
- Honkongo Honkonga Junulara Esperanto-Asocio
Danio Esperantista Junulara Dana Organizo
Finnlando Finnlanda Esperantista Junulara Organizo
Francio Junulara Esperantista Franca Organizo
Germanio Germana Esperanto-Junularo
Grekio Junulara Sekcio de HEA
Haitio Haita Esperanto Junulara Asocio
Hispanio Hispana Esperantista Junulara Societo
- Katalunio Kataluna Esperanto-Junularo
Hungario Hungara Esperanto-Junularo
Irano Irana Esperantista Junulara Organizo
Israelo Junulara Esperanto-Ligo en Israelo
Italio Itala Esperantista Junularo
Japanio Japana Esperanto-Junularo
Kanado Junularo Esperantista Kanada
- Kebekio Kebekia Esperantista Junulara Organizo
Kongo (Kinŝasa) Demokratia Kongolanda E-ista Junulara Organizo
Koreio (Suda) Korea Esperanto-Junularo
Kroatio Kroatia Esperanto-Junulara Asocio
Kubo Junulara sekcio de KEA
Litovio Litova Esperantista Junulara Ligo
Madagaskaro Junulara Esperantista Organizo de Madagaskaro
Nederlando Nederlanda Esperanto-Junularo
Norvegio Norvega Junularo Esperantista
Pollando Pola Esperanto-Junularo
Portugalio Portugala Esperanto-Junularo
Rumanio Rumana Esperantista Junulara Asocio
Rusio Rusia Esperantista Junulara Movado
Serbio kaj Montenegro Serbia Esperanto-Junulara Organizo
Slovakio Slovakia Esperanta Junularo
Svedio Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo
Svislando Junularo Esperanta Svislanda
Togolando Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj
Ukrainio Ukrainio Ligo Esperantista Junulara
Usono Usona Esperantista Junularo
Vjetnamio Vjetnama Esperanto-Junularo