RechercherAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
E@I-seminario: Lingvoj en InterretoĈeĥa Esperanto-Junularo kunlabore kun Esperanto@Interreto (E@I) organizas trejnseminarion pri temo "Lingvoj en interreto". La seminario okazos inter la 4-a kaj 10-a de novembro 2006 en Brno (Ĉeĥio) kaj ĝi estos dediĉita al lingva diverseco kaj ties specifaj trajtoj en la reta medio. Uzataj laborlingvoj estos esperanto kaj la ĉeĥa. Dum la seminario oni spertiĝos pri programado, kreado de retpaĝaroj, laboro kun vortaroj, perreta lernado ktp., ĉiam kun fokuso ĉe lingvoj kaj multlingvismo. La programo estos farita tiamaniere, ke ĝin povos partopreni kaj spertaj programistoj, kaj plenaj komencantoj. Post la seminario eblos libervole daŭrigi ĝin dum la semajnfino 11-a kaj 12-a de novembro en Dobřichovice apud Prago ĉe scienca esperanto-konferenco KAEST, kie oni ankaŭ prezentos la verkojn kreitajn dum la seminario. Pliaj detaloj: E@I-vikio |
Connexion utilisateurNavigationNouveaux sujetsBillets récents
Monda Kalendaro
|