Sinprezento de programisto de PS 2.0-retejo

Saluton, karaj!
Mia nomo estas Daniel Bebelacqua, el Urugvajo. Eble kelkaj el vi jam konas min kiel kunrespondeculon pri Radio Aktiva, kaj ekde aprilo/majo de 2010 mi respondecas pri modifoj kaj aldonoj en la retejon de Pasporta Servo.

Pro diversaj kaŭzoj la afero prokrastiĝis kelkfoje, kaj post la lasta falo de la nova servilo uzantoj ne povis modifi siajn profilojn.
Malgraŭ ke la rezultoj ankoraŭ ne videblas, ni daŭre laboris por solvi tiun problemegon kaj samtempe antaŭenirigi la modifojn kaj aldonojn, kiujn TEJO petis min fari por plibonigi, plifaciligi kaj ampleksigi la servojn al PS-anoj.

Do mi nur petas de vi iom pli da pacienco, ĉar tre baldaŭ eblos modifi la profilojn denove, kaj ni daŭrigos laborante pri ĉiuj aliaj plibonigaĵoj.
Dum venontaj tagoj mi plu informos vin pri la progreso de la diversaj aferoj koncernaj al PS 2.0.

Amike kaj samideane,
Daniel