LanguesRechercher |
Prezidanta blogo: reaktivigo
Akceptiĝis du dokumentoj jam antaŭe traktataj en la komitata listo: Laborplano de TEJO-Estraro 2011-2012 kaj Politikaj pozicioj de TEJO. Sekvis diskuto pri fundamentaj ŝanĝoj en niaj regularo kaj reglamentoj. Duonjaran laboron pri modernigo de tiuj dokumentoj finis rezolucio de la TEJO-komitato al la komitato de UEA aprobanta la ŝanĝproponaron. Sekvis elekto de du novaj Komitatanoj C: Sonja Petrović Lundberg kaj Francesco Maurelli (ambaŭ elektiĝis). Evidente ne mankis diskuto pri la ĵusaj, bedaŭrindaj novaĵoj de Japanio, kie ne okazos IJK 2012. Pli pri tiu temo mi klarigas en intervjuo ĉe Libera Folio. Fine ni traktis la daŭrigon de laboroj pri Pasporta Servo. La Komitato decidis daŭrigi la projekton laŭ plano prezentita de la Estraro ĝis mezo de februaro kaj tiam, post testado de ŝanĝoj, fari decidon pri ĝia estonteco. Fine, mi ŝatus deziri al Vi ĉiuj feliĉon kaj bonfarton en la jaro 2012!
Multan dankon pro tiu resumo par blahma
Marek, dankon pro la par LukiZ
Scivoliga raporteto
Bona par Robert Weemeyer
Saluton Robert! Certe la par LukiZ
Responde al Via sugesto, jen par LukiZ
|
Connexion utilisateurNouveaux sujetsBillets récents
|