Tutmondiĝo kaj Amo en Kontakto – kontribuu!

La kvina kaj la sesa numeroj de Kontakto aperos kune, en unu 32-paĝa kajero. La ĉefaj du temoj de tiu ĉi numero estos Tutmondiĝo kaj Amo, kaj, kiel ĉiam, la redakcio ege bezonas viajn kontribuojn – kaj ĉi-temajn, kaj ajnatemajn.
Ĉiuj viaj artikoloj, ideoj, sugestoj kaj proponoj estas pli ol bonvenaj, kaj la redakcio pli ol volonte respondos ĉiujn viajn demandojn!
La limdato por kontribui al tiu ĉi numero estas la 10-a de novembro 2006.

Amike,
Ĵenja Amis, Kontakto-red.
kontakto @ tejo.org