Saluton de Hanoi denove!
Aferoj cxi tie plivarmigxas, sed felicxe ke la vetero ne ;) Ecx estis iom pli agrable hieraux vespere (lokaj Esperantistoj diris ke estas iom malvarme por ili!?), kun iom da vento, kaj sen pluvo ankoraux.
Programo jam abundas. En la posttagmezo hieraux okazis interesa kaj inform-ricxa prelego pri la historio de la lando, kaj ankaux aliaj programeroj. Mi cxi tie mencios viziton al la urbocentro, kie oni spektis surakvan pup-teatrajxon. Tio estis tre aparta sperto, kun vjetnama muziko kaj pupoj sur la akva surfaco kiel scenejo.
Poste ni havis du horojn por promeni tra la urbo. Dum semajnfinaj vesperoj, kelkaj stratoj estas fermitaj por la trafiko vespere, kaj oni faras 'noktan bazaron'. Tion malfacilas pervorte priskribi, cxar acxeteblas preskaux io ajn, de fruktoj kaj trinkajxoj, gxis sxuoj kaj vestajxoj. Kaj estas tre granda amaso da homoj promenantaj, kun malmulte da eksterlandanoj tamen (tiel almenaux aspektas). Kompreneble, tia situacio estas kiel paradizo por sxtelistoj, kaj ankaux kelkaj kongresanoj estis prirabitaj. Nenio tro gravas malaperis, iom da mono el posxoj kaj kelkaj ajxoj. Sed, de unu kongresano oni sukcesis forsxteli necesej-paperon kiun li portis en la posxo... Utila afero, certe :)
Nokto ankaux estis suficxe amuza. Post reveno de la urbocentro, unu grupego de Esperantistoj iris al la apuda trinkejo, de kie ili estis eljxetitaj je la noktomezo, cxar gxis tiam cxio en la urbo estas fermita kaj aspektas morta. Vendejoj fermigxas jam cxirkaux la 21a horo. Ne havante kongresan programon por partopreni, kongresanoj devis mem krei amuzigxon en tiel agrabla nokto, kaj plene sukcesis. Apud la kongresejo estas ankaux studenta logxejo, kaj oni sidis kun lokaj junuloj, ludis gitaron, kantis (lokajn, Esperantajn kaj diversajn naciajn kantojn), drinkis lokajn specialajxojn kaj amuzigxis gxis la noktofin' Pli detale mi ne skribos, vi mem imagu ;)
Hodiauxa mateno estis rezervita por la duontaga ekskurso al la urbo. Oni vizitis mauxzoleon de Ho Chi Min, kaj tio dauxris kelkajn horojn. Estis nekredeble grandaj vicoj por eniri, kun miloj da homoj en preskaux kilometra vico kiu kiel serpento estis formita cxirkaux la parko. Sed tio ankaux estis bone cxar homoj havis suficxe multe da tempo por babili kun aliaj. Vizito mem estis tamen suficxe mallonga, cxar oni rajtas nur malrapide kaj trankvile marsxi apud la tombo de la mortinta prezidanto Ho Chi Min.
Nun mi devas kuri al la kurso de la vjetnama lingvo ;)
Varmajn salutojn de la 63a IJK el Hanoi,
hara
rapida foto-raporto