Konkurso Partoprenu IJK-n 2008


Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson.

Ĉi-foje disponeblas 1100 EUR kaj eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta maniero buse, trajne aŭ aviadile), loĝadon en amasloĝejo kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la prezon por loĝado en la amasloĝejo, do la diferencon vi pagos).

La estraro pritraktos la kandidatiĝojn kaj disdonos maksimume 5 premiojn (ĝis 3 malgrandajn kaj 2 pli grandajn) — la premioj financos ĝis 80% de ĉiuj kostoj.

Kondiĉoj por kandidatiĝi estas:
* Vi estas membro de TEJO kaj aĝas sub 30 jarojn
* Vi aktivas en viaj landaj strukturoj / ene de TEJO aŭ aktivemas por TEJO
* Vi pretas partopreni en Aktivula Trejnado dum IJK
* Vi pretas kontribui al la IJK-a programo (ekz. per prelego)
* Vi pretas ricevi kaj realigi taskon de TEJO dum kaj post IJK (la tasko estas interkonsentota kun la TEJO-estraro)

Bonvolu kandidatiĝi per motiviga letero al la TEJO-estraro, kie vi mencias
* Kial vi ricevu la premion
* Viajn aktivaĵojn ĝis nun
* Kiujn internaciajn Esperanto-aranĝojn vi jam partoprenis
* Kiel vi pretas kontribui al la IJK-a programo
* Ideojn pri taskoj kiujn vi povas fari por TEJO-agado

Krome skribu viajn
* nomon
* adreson
* retpoŝt-adreson
* naskiĝdaton
* vivokupon

Aldone bonvolu indiki viajn vojaĝ-, restad- kaj programkostojn, kaj kune sendu minimume 1 referencan leteron. Se via kandidatiĝo ne plenumas ĉiujn kriteriojn, ĝi ne estos pritraktita. Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al oficejo ĉe tejo.org aŭ paperpoŝte adresita al nia oficejo kun la indiko "TEJO – partoprenu IJK-n", kaj ĝi devas alveni al ni antaŭ la 15a de majo.

Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bv. konsideri kontribui al la fonduso "Partoprenu IJK-n". Vi povas sendi vian donacon pere de financoj ĉe co.uea.org. TEJO dankegas pro via kontribuo!

Nova limdato!

La konkurso estas plilongita ĝis la 1a de Junio. Do kandidatiĝu kaj partoprenu IJK-n!