Malanonco de Kultura Esperanto Festivalo (KEF 9)

Ĉijara KEF prokrastita al 2009

Pro pluraj kialoj, sed ĉefe pro manko de subvencioj la organizantoj
devas prokrastigi KEF 9 ĉijare.

Kaj jam de nun estas planite organizi KEF 9 en 2009 samloke en
Helsingør (Danio).

Ĉar tamen venos kelkaj artistoj al Kopenhago estos organizata:
STAFETO KEFeto la 12an de julio 2008.

Organizantoj bedaŭras la prokraston kaj se vi havas demandojn vi estas tre bonvena skribi al kef9 ĉe tejo.org

Kulturajn salutojn de la teamo de KEF 9
www.kef.saluton.dk