481 Esperanto-grupoj en la mondo - troveblaj per EsperantoLand.org/grupoj


Esperanto-grupoj en pli ol 50 landoj

Ĉu vi volas viziti Esperanto-grupon en Barnaul en Siberio, ĉu eble en Tirupati en Barato aŭ en Mwanza en Tanzanio? Aŭ ĉu, iom malpli ekzotike (por eŭropano...), vi volas renkonti Esperanto-parolantojn en kluboj de Portugalio, de Hungario aŭ de Danio? Eble rigardu sur la paĝoj de http://esperantoland.org/grupoj., ĉu ili troviĝas inter la aktuale 481 Esperanto-grupoj el la tuta mondo, kiuj jam enmetis siajn datumojn kaj antauĝojas pri via vizito.

Aktiva grupa vivo en Bretonio kaj Ĉeĥio

Aktuale troveblas ĉe la grupaj paĝoj la informoj pri ekzemple 43
grupoj en Ĉeĥio kaj pri 78 en Francio (el kiuj impone granda parto el Bretonio, kiel videblas sur la mapo). 40 grupoj en Usono proponas siajn grupkunvenojn, 38 en Brazilo kaj unu en la - necesas koncedi - ja malpli granda Nov-Kaledonio.

Ĉiu povas enmeti grupon

Kaze, ke via grupo ankoraŭ mankas: Eble enmetu ĝin! Vi povas komenci per la bazaj datumoj kaj aldoni detalojn poste, helpe de via kodvorto. (Kiun vi eble iam forgesos - do metu vian retadreson, por ke per la retpaĝo vi povu rericevi. Ĉu vi timas enmeti vian retpoŝtan adreson? Ne necesas: La trudvarbaĵaj robotoj vidos nur adreson de bildeto anstataŭ la @-signo...)

Dankon, se vi jam enmetis la datumojn de via klubo; antaŭdankon, se vi kontrolas ilian aktualecon!

Plezuron dum viaj vizitoj che Esperanto-grupoj - kaj, kiel
gastigantoj, kun viaj gastoj el la tuta mondo

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

-- http://www.EsperantoLand.org