Skype-konferenco kun Gregor kaj Joop

Ĉi-vespere mi partoprenis en skype-konferenco kun Gregor kaj Joop. Estis amuze paroli samtempe kun aliaj personoj, ĝis nun mi uzis skype por videokonferencoj kun unu persono, tamen babili samtempe kun pli ol unu persono estas interesega... mi ĝin uzos en mia laboro de nun.