Superrigardo pri KODEJO

Jen TEJO prezentas superrigardon pri KODEJO de la lastaj jaroj — 2008, 2009 kaj 2010. La lasta raporto (2010) montras la plej ampleksan bildon pri la junulara movado. Unue, ĉar respondis ĝin 33 asocioj, kio estas la plej granda nombro ĝis nun; due, ĉar trijara sinsekvo de la demandaro permesas jam havi iun komparon pri la evoluo de la junulara movado.

En 2008, TEJO lanĉis demandaron al siaj landaj sekcioj kaj aliaj junularaj organizoj. Ĝi nomiĝas KODEJO (Kompleta Demandaro por Esperantaj Junularaj Organizoj) kaj ĝi estas nova versio ĝisdatigita surbaze de malnova demandaro nomata ALSTOM (Agado de Landaj Sekcioj en TejO-Mondo).

Fichier attachéTaille
Superrigardo pri KODEJO 2008.pdf55.67 Ko
Superrigardo Kodejo 2009.pdf271.3 Ko
Superrigardo pri KODEJO 2010.pdf935.29 Ko