TEJO - Frapfrazoj

[ Konkursinformoj | Listo de TEJO-frapfrazoj | Listo de Esperanto-frapfrazoj ]

Konkursinformoj

Tempo por elekti!

La limdato por aldoni kontribuojn pasis kaj nun ni elektu la tri plej bonajn frapfrazojn kaj unu kiu funkcios kiel slogano por TEJO estonte. Tio funkcias per la jena maniero:

  1. Vi kaj aliaj donas poentojn al la kontribuoj per tiu ĉi paĝaro. Tio eblas ĝis la 20a de julio.
  2. La 10 kontribuoj kun plej multe da poentoj de la du listoj daŭrigas al paŝo 3.
  3. Ni starigos ”Poll” (ttt-a voĉdonado) en la listo tejo-informado@yahoogroups.com por trovi la 3 plej bonajn. (Nur tiuj kiuj membras en tiu listo povas partopreni en la voĉdonado. Se vi volas aliĝi iru al http://groups.yahoo.com/group/tejo-informado/.)
  4. La estraro de TEJO decidos inter la 3 kiu estu la frapfrazo por TEJO dum la ontaj jaroj.
Se ĉio glate funkcios ni scios pri la gajnantoj kaj la nova frapfrazo komence de aŭgusto!


Antaŭa konkursteksto

Ĉu vi aŭdis pri Connecting People, Intelligence Everywhere, Obey Your ThirstIntel Inside? Verŝajne jes... Multaj firmaoj kaj organizoj havas tiajn fraprazojn/sloganojn. La celo de frapfrazo estas per kelkaj vortoj doni bonan impreson, etosigi kaj allogi homojn al la firmao/organizo. Estus tre bone se ankaŭ TEJO havus belsonan, bonetosan kaj allogigan frapfrazon! Pro tio ni starigas konkurson por trovi trafan frapfrazon de TEJO. Verŝajne ĝi havos rilaton al "mondo/lingvo/amikeco sen limoj" aŭ io simila. Aŭ eble vi havas tute alian ideon?

Ideale la slogano taŭgu por prezenti TEJO-n kaj al esperantistoj kaj al junuloj aktivaj en aliaj junularorganizoj. Ankaŭ estas pluso se ĝi bone funkcias kaj esperante kaj angle.

Bv aldoni vian kontrubuon ĉi tie! (limdato 30/6)

Ni rimarkis ke la kontribuoj divideblas en du kategorioj (por TEJO kaj por Esperanto) kaj pro tio la frapfrazoj estas prezentitaj en du listoj. Eblas vidi la jam senditajn kontribuojn kaj ankaŭ doni poentojn al tiuj kiuj plaĉas al vi ĉi tie (por TEJO) kaj ĉi tie (por Esperanto).

Kreantoj de la tri plej bonaj frapfrazoj ricevos premion (la novan TEJO-t-ĉemizon kun la gajninta TEJO-frapfrazo). Dum la estrarkunsido 13-16 de junio ni decidos kiel la elektado de la tri plej bonaj frapfrazoj estos farita.

Sukceson!
\La informado-teamo de TEJO
PS. Se vi volas ŝanĝi vian kontribuon aŭ havas aliajn petojn sendu mesaĝon al frapfrazo@tejo.org.