Rogier Huurman estos la sekva TEJO-volontulo – decidis la Estraro de TEJO en sia ĉiumonata retkunveno. Rogier, pli bone konata kiel Roĉjo, venas el Nederlando kaj nuntempe loĝas en Danio. Li estas unu el la organizantoj de FESTO, KKPS kaj la Esperanta teamo en Roskilde; ekde 2011 li reprezentas Nederlandan Esperanto-Junularon en la Komitato de TEJO. En 2012 li estis kuniniciatinto de la revivigo de la Esperanto-monunuo Stelo, kiu funkcias nun en kelkaj aranĝoj kiel kutima pagilo.
TEJO Tutmonde faris intervjuon kun la nova volontulo de TEJO, Quentin Weber-Seban, kiu tre entuziasme, kaj tiel esperdone) respondis la demandojnrilate al lia ofico.
Ĉu tio estos via unua laboro en via vivo?
Mi antaǔe neniam laboris pli ol tri monatojn, tio, do estas mia unua longa laborsperto.
Partoprenu al seminario por retkampanjo kontraǔ maltoleremeco!
En 2013 okazos eǔropa retkampanjo kontraǔ maltoleremeco. Por jam pretigi tiun eventon estas organizita de la 10a ĝis la 12a de oktobro seminario en Strasburgo, en kiu vi povas reprezenti TEJO-n aǔ vian landan sekcion!
La komitato de TEJO kunveninta en Hanojo, Vjetnamujo, kadre de la 68a Internacia Junulara Kongreso, ĝojas je la plenumo de valoroj kiel Amikeco, Frateco kaj Amo, kiuj estas bazaj valoroj por la Esperanto-movado kaj kiuj plene ĉefrolas en internaciaj Esperanto-renkontiĝoj.
La internacia junulara Esperanto-movado povas fieri pri tio, kaj ekzempli al la mondo pri sia internacikomunumeco. Tio tamen ne estas nur celo en si mem, sed ankaŭ inspiro kaj motivigo por junaj aktivuloj labori kaj kontribui al la disvastigo de Esperanto kiel interhoma komunikilo kaj solvo al internacikomunikaj problemoj.
En la junulara movado jam estas kutime labori kaj por evoluigo kaj fortigo de la Esperanto-komunumo kaj kulturo, samkiel por la disvastigo de la lingvo internacia, neŭtrale homa. Ni kredas ke la TEJO-agado povas esti pli komplete kaj amplekse difinita kiel raŭmisma finvenkismo.
La ĵaŭdo en Hanojo komenciĝis neimageble frue: jam je la 6a matene la partoprenantoj estis matenmanĝantaj kaj antaŭ la 7a horo jam enbusiĝintaj por iri al du-taga programo en Ba Vì – montara regiono okcidente de Hanojo.
Hanojo daŭre malsekas, sed malgraŭ la vetero, la etoso estas pli kaj pli bona. Merkrede la partoprenantoj de la Internacia Junulara Kongreso ekskursis al la Etnologia Muzeo por konatiĝi kun la historio de la nacioj kiuj loĝis kaj loĝas en Vjetnamio.
La 9an de julio kadre de la Tutmonda Skriba Sesio de la KER-ekzamenoj 356 personoj ekzameniĝis en 17 diversaj landoj. Ĉu vi partoprenis kaj ekhavis emon fari ankaŭ la parolan parton? Ĉu vi maltrafis la okazon?
Karaj ekzameniĝontoj de la KER-ekzameno! Kiel ni jam antaŭe komunikis, kaze de sukcesa ekzameno je nivelo C1, TEJO redonas al siaj membroj 7,50 eŭrojn de la ekzameno-kostoj aŭ 15 eŭrojn se estas kompleksa ekzameno, do skriba kaj parola. Se vi ekzameniĝas la 9an de junio kadre de la Tutmonda skriba sesio, kontaktu Petra Smidéliusz ĉe petra@tejo.org ĝis la 8a de junio por kandidatiĝi por la subvencio. Pliaj informoj pri KER-ekzamenoj troveblas ĉe edukado.net/ekzamenoj/ker.
TT faris intervjuon kun Manuela Ronco kiu estis volontulo de TEJO de septembro 2010 ĝis la fino de aŭgusto 2011, kaj estas la unua salajrata oficisto de TEJO. Legu la intervjuon kaj faru ankaŭ vi kiel ŝi, kandidatiĝu ĝis la 30a de majo por esti volontulo en la oficperiodo de septembro 2012 ĝis aŭgusto 2013.
En la unuaj tagoj de marto komenciĝis elekto de Komitatanoj B de TEJO en kiu voĉdoni rajtas ĉiu individua membro de TEJO. Leteroj kun balotiloj kaj klarigoj kiel voĉdoni estis dissenditaj same komence de marto al tiuj, kiu havis validan membrecon por 2012. Poste leteroj estis sendataj al (re)aliĝintoj tiuj post registrigo de ilia membreco.