You are here

Blogs

Konkurso Partoprenu IJK-n 2010

Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson - ĉi jare en KUBO!!! La limdato estas la 30a de marto. Per la fonduso eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta maniero ŝipe, buse aŭ aviadile), loĝadon en provizitaj ĉambroj kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la prezon por loĝado en la provizitaj ĉambroj (por kelkaj personoj), do la diferencon vi pagos).

Hastu por partopreni la enketon pri Kontakto

La kolekto de enketrespondoj pri la revuo Kontakto baldaŭ finiĝos, do ne plu atendu, respondu nun al la enketo disponebla ĉi tie! La limdato estas la 31 de januaro.

La TEJO Vikio petas ekde nun uzantnomon kaj pasvorton

Salutojn, Ekde la translokigxo de tejo.org al nova servilo, la TEJO Vikio estis regule spamita, ecx spamadita, tiel ke la ĉefpaĝo tute ne plu estis uzebla.

Guglo festas esperanton

Okaze de la 150a datreveno de L. L.

Vikipedio en esperanto 8-jaraĝas!

La esperantlinga vikipedio naskiĝis en novembro 2001, fondita de Chuck Smith, 10 monatoj post la kreado de la Vikipedio mem.

La nombro de aliĝintoj al JES grave kreskis

Certe homoj kiuj forlasis interreton dum kelkaj semajnoj ne povus kredi kion estas nuntempe videbla sur la retpaĝo de JES.

Bonan lingvan tagon ! (aŭ io simila)

La 26a de Septembro, la Eŭropa Unio festumos sian plurlingvecon. Por tiu okazo, eventoj okazos tra Europo, ĉefe en lernejoj fakte. Nu... nur en lernejoj.... Informoj estas videblaj en oficiala retpaĝo, bedaŭrindege nur dulingva (angla kaj franca)...

Estrarkunveno en Poznano

Mi ĵus revenis hejmen el Poznano, Pollando, kie mi inter la 18a kaj 21a de septembro partoprenis estrarkunvenon de TEJO. Estis la unua kunveno de la nova Estraro, do por mi la unua entute.

La etoso estis bonega. Plej grave estis ke ni (estraranoj kaj nova kaj malnova volontuloj) povis pli bone ekkoni unu la alian. Tion ni ankaŭ faris kaj mi konkludas: mojose!

Nova TEJO-volontulo komencas labori

Saluton, Jen eta memprezento.

Estraro de TEJO kunvenos en Poznano dum ArKonEs.

La nova Estraro de TEJO, elektita dum IJK en Liberec, kunvenos por sia unua estrarkunveno en Poznano, Polujo, inter la 18a kaj 21a de Septembro 2009, flanke de la XXV-a ArKonEs.

Nova volontulo: Alexandre Baudry

La 3an de Septembro, la Estraro de TEJO elektis novan volontulon. Temas pri Alexandre Baudry el Francujo. Li eklaboros en la Centra Oficejo la 14an de Septembro. Paulina, Ĝenerala Sekretario

"Stipendioj por instruista trejnado! - Por tuja diskonigo" ... anstataŭ ekdormado.

Do, mi ĵus volis iri dormi, kaj trovis mesaĝon en la retpoŝtujo adresita al tejo-aktuale (kiun ni ricevas kopie en la oficejo). Ĝi diras "por tuja diskonigo", do mi almenaŭ legis ĝin ... kaj konstatis, ke vere estis urĝa.

Komitata Cirkulero julio + aŭgusto

Saluton, karaj!

Unu monaton post mia elektiĝo mi ĵus pretigis mian unuan komitatan cirkuleron, por du monatoj kune.

Ĝi estis sendita al la komitato, kaj ankaŭ legeblas en la TEJO-vikio.

amike,
Paulinka,
Ĝenerala Sekretario

Junia Komitata Cirkulero

La junia Komitata Cirkulero pretas kaj legeblas je
http://www.tejo.org/vikio/Cirk_N61.
Ĝuu la legadon!

Plej amike,
Anna-Laura.

Pages

Subscribe to RSS - blogs