LanguagesSearch |
Estraro's blogFestado de Internacia Tago de Ĵazo
Helpu nin kaj UNESKO-n plibuntigi la tagon de ĵazo por pli inkluzivaj socioj! TEJO havas novan volontulon
Ni ĝojas anonci do ke en la proksima duonjaro, Natalia rolos kiel la volontulo de TEJO. Komence de februaro ŝi jam ekos sian laboron en la CO kaj vi povos ekkontakti ŝin (kaj TEJO-n) per la regula adreso: oficejo@tejo.org. Kandidatiĝu por komitatano B por 2012-2014Venis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2012 ĝis la 31-a de majo 2014. Freŝa erao en TEJO komenciĝis en RoterdamoSeptembro 2011
Unua kunsido de nova estraroLa nova estraro de TEJO, elektita dum la IJK en Kievo/Kijivo, decidis okazigi sian unuan fizikan kunsidon en Roterdamo, Nederlando, dum la semajnofino de 2-4a de septembro 2011 — pli frue ol la kutimaj aŭtunaj estraraj kunvenoj. Tio havas la celon ĝuste laŭeble baldaŭ trovi la plej efikajn manierojn kaj rimedojn de kunagado kaj eki la estraran laboron de nova ofic-periodo. Se vi ŝatus ke la estraro pritraktu specifajn temojn dum sia kunsido, sciigu ilin al ni anticipe.
La nova estraro de TEJODum IJK en Kievo/Kijivo la komitato de TEJO elektis novan estraron:
La nova estraro dankas pro la fido de la komitatanoj, kaj strebos laŭeble plenumi ĉiujn esperojn je ĝi.
Nova volontulo: Sébastien DenuxLa 23an de majo, la Estraro de TEJO elektis novan volontulon. Temas pri Sébastien Denux el Francujo. Aŭguste, li transprenos la postenon de Manuela Ronco kaj eklaboros en la Centra Oficejo.
Printempa Kunveno de la TEJO-EstraroDum la paska semajnfino, inter la 22a kaj 25a de aprilo, okazis EstrarKunveno de TEJO. Temis jam pri la 4a, kaj do la lasta, fizika kunveno de la nuna estraro. Ĝi okazis ne en Roterdamo kiel kutime, sed en la norditala komunumo Pornassio. Tie nome estis okazanta Internacia Junulara Festivalo (IJF), la kongreso de Itala Esperanta Junularo (IEJ), kies organizantoj estis tiom afablaj ke ili disponigis al ni la eblecon okazigi nian EstrarKunvenon kadre de ĝi. Nova redaktoro pri movadaj novaĵoj de TEJO – Daniel MrázekTEJO ĝojas anonci ke la nova redaktoro pri movadaj novaĵoj estas Daniel Mrázek de Ĉeĥio. Daniel Mrázek estis unu el kunorganizantoj de IJK en Liberec, kaj la nuna prezidanto de ĈEJ. Laŭ la nova koncepto de TEJO pri Kontakto, farita baze de enketumado de legantoj, kie plimulto ŝatus legi iom da movadaĵoj, en Kontakto aperos kvar aldonaj paĝoj dediĉitaj ĝuste al la movadaj temoj. Tejo Tutmonde ne plu aperos sendepende kiel gazeto, sed transiros al la aldonaj paĝoj de Kontakto, en aparta rubriko, kun pli profesie kolektitaj artikoloj. Superrigardo pri KODEJOJen TEJO prezentas superrigardon pri KODEJO de la lastaj jaroj — 2008, 2009 kaj 2010. Gajnintoj de la konkurso 'Partoprenu IJK-n'
Aprilo 2010. TEJO kun ĝojo anoncas ke en 2010 tri homoj ricevos subtenon por vojaĝi al IJK en Kubo. TEJO disponigis 1500 eŭrojn por la konkurso. Ĉi-foje la prijuĝo estis aparte malfacila pro la kvalito de la kandidatiĝoj kaj la nombro da partoprenantoj. La jenaj partoprenantoj ricevos partan repagon de siaj kotizoj al IJK en Kubo kaj/aŭ vojaĝkostoj:
IJK 2011 en Ukrainio!
TEJO ĝojas anonci, ke la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Ukrainio. Tio estis decidita dum lasta reta estrarkunveno. Temo proponita por la kongreso estas "Daŭropova evoluo - nova koncepto por homaro". La aranĝo okazos julie 2011 en Kijivo, ĉefurbo de Ukrainio. La organizan teamon kreos UkrEA (Ukrainia Esperanto-Asocio) kaj ULEJ (Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo). Tio estos la unua IJK en Ukrainio. Pliajn informojn pri ĝi serĉu ĉe la paĝaro tejo.org/ijk/2011.
Konkurso Partoprenu IJK-n 2010Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson - ĉi jare en KUBO!!! Estrarkunveno en PoznanoMi ĵus revenis hejmen el Poznano, Pollando, kie mi inter la 18a kaj 21a de septembro partoprenis estrarkunvenon de TEJO. Estraro de TEJO kunvenos en Poznano dum ArKonEs.
|
User loginNew forum topicsRecent blog posts
|