Venu ankaŭ vi al la 22a Internacia Junulara Semajno al Búbánatvölgy inter la 16a kaj 22a de aŭgusto, 2011!
La Internacia Junulara Semajno, mallongigite IJS, hungare Nemzetközi Ifjúsági Eszperantó Fesztivál estas la plej granda ĉiujara, internacia renkontiĝo de la Hungara Esperanto-Junularo (HEJ), kaj unu el la internaciaj junularaj Esperanto-renkontiĝoj en la mondo.
Kutime ĝi okazas en julio aŭ komence de aŭgusto, ĝi daŭras dum unu semajno kaj havas 100-150 partoprenantojn; la renkontiĝo okazas en malsama urbo de Hungario ĉiujare.
Eksciu pli pri la ĉi-jara programo, pri la loko, kaj pri la aliĝo ĉe la paĝo www.ijs.hu/eo