Jen la pli longa versio de la intervjuo legebla en la maja Revuo Esperanto!
Oni sufiĉe ofte aŭdis nuntempe pri RIO+20, kaj rilate al ĝi al multaj retlistoj alvenis peto por voĉdoni por Esperanto. Tamen multaj ne scias kio ĝi fakte estas. Mi, Szabolcs Szilva, intervjuis Alvaro Motta por povi klarigi al ĉiuj legantoj de Revuo Esperanto.
Mult-loke oni povis aŭdi pri la evento RIO+20, sed malmultaj vere scias, kio ĝi estas. Ĉu vi povus prezenti ĝin?

RIO+20 estas la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo *1. Ĝi okazos 20 jarojn post la realigo de la granda tutmonda kunveno nomata RIO92, kiu ankaŭ okazis en Rio de Janeiro. RIO92 aŭ ECO92 estis la konferenco de UN pri la Medio kaj Evoluo, kiu kunvenigis la plej grandan nombron de ŝtatestroj en la historio de tiu organizo *2. En RIO+20, oni kontrolos kio estis farita rilate al la promesoj prenitaj antaŭ 20 jaroj: Ĉu ni evoluis aŭ ne en tiu kampo? Kion ni bezonas fari por vere atingi daŭripovan evoluon? Oni atendas la alvenon de pluraj ŝtatestroj kaj diplomatoj, krom pluraj reprezentantoj de Neregistaraj Organizoj (NRO-j). Paralele al RIO+20 okazos alia alternativa evento, nomata Kupolo de la Popoloj (Cúpula dos Povos)*3. Tiu ĉi lasta estos nur por NRO-j kaj ĝi kontraŭstaras al la oficiala evento de UN. La Esperanto-movado estos en ambaŭ eventoj. Ni certe havos pli da influo ĉe Kupolo de la Popoloj, ĉar ĉe UN la afero estas sufiĉe burokratieca. Ni same partoprenos, pere de la junularo, en la eventoj Youth Blast kaj la 6-a Tutmonda Junulara Kongreso (6th World Youth Congress). Rilate al tiu ĉi lasta, ni ankoraŭ atendas la konfirmon pri nia enskribiĝo. Kiel vi povas rimarki, estas pluraj iniciatoj, kie la Esperanto-movado devas esti preta por sin reprezenti.
Kiuj estas la ĉefaj temoj de la Konferenco?
La ĉefaj temoj de la konferenco estos “La verda ekonomio en la kunteksto de daŭripova evoluo kaj forigo de malriĉeco” kaj “la institucia strukturo por daŭripova evoluo”.
Dum Rio92, oni subskribis gravajn internaciajn dokumentojn, kiel ekzemple: Agendo 21 kaj Konvencio pri Biodiverseco. Kiun dokumenton oni intencas aprobi en RIO+20?
La fina dokumento de tiu kunveno estas la teksto “The Future we Want” (“La estonteco, kiun ni volas”), kies nula versio (“zero draft”) jam estas disponebla en la retpaĝo de RIO+20 *4. La fina versio estos konstruata laŭlonge de la kunvenoj de RIO+20. Multaj landoj kritikas, ke la nula versio ne estas sufiĉe ambicia por vere konstrui daŭripovan evoluon. Bedaŭrinda afero en la nula versio de la dokumento estas ke ĝi prezentas neniun mencion pri lingvo aŭ simila afero. Certe estos nia tasko tie labori plej multe por pozitive influi la finan rezulton de tiu dokumento.
Unu el la proponoj de RIO+20 estas ke la konferenco proponu novan mezurilon por la socia progreso de la landoj. Kiu estas la problemoj kun la nuntempe ofte uzata MEP (Malneta Enlanda Produkto)?
Mi kredas ke unu el la plej grandaj atingoj de RIO+20 povos esti la kreo de nova mezurilo por daŭripova evoluo. Ĉar jam estas konstato ke MEP tute ne taŭgas kiel indikilo de progreso. Bedaŭrinde multaj politikistoj daŭre uzas MEP kiel kompason por siaj decidoj. Kaj kiam via kompaso malbone funkcias, certe viaj decidoj ne estos la plej taŭgaj. MEP ne inkluzivas ekzemple la detruon de la medio kaŭzita de la ekonomia kreskado. Se iu fabriko en Brazilo amase vendas milojn da automobiloj, MEP registras tion kiel kreskado de ekonomio. Tamen, ĝi ne registras la poluon nek la trafik-ŝtopiĝon kaŭzitajn de tiuj aŭtomobiloj. MEP vere ne registras la socian bonfarton de la popoloj. Pro tio UN intencas pridiskuti novajn taŭgajn mezurilojn por daŭripova evoluo.
Kiel estus tiu nova mezurilo kompare kun MEP? Kion ghi inkluzivigus?
Tiu mezurilo certe estos grupo de pluraj aliaj indikiloj. Joseph Stiglitz, Nobel Premiito de Ekonomio, defendas la uzon de “Indekso de Feliĉo”. En ĝi, ekzistas indikiloj pri karbon-dioksidaj emisioj, vivdaŭro de la popolo, grado de instruado, kaj pluraj aliaj. Interesa fakto estas ke en tiuj proponitaj indikiloj, aperas neniu mezuro pri kultura diverseco. Tio estas sendube grava manko. Laŭ la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco de UNESKO, kultura diverseco estas tiel grava por la estonteco de la homaro kiel biodiverseco estas por la naturo *5. Kaj unu el la bonaj indikiloj, kiuj ekzistas pri Kultura Diverseco, estas la Tutmonda Atlaso de Endanĝerigitaj Lingvoj de Unesko *6. La nuna situacio de lingvoj estas tre bona indikilo pri la detruado de kultura diverseco em la mondo. Mi ne scias, ĉu la eniro de la indikiloj de tiu Atlaso en tiu nova mezurilo estas io realigebla. Sed se ĝi estos realigebla kaj mezurebla statistiko, certe registaroj donos pli da atento al lingvoj. Tio sendube glatigos la vojon por ke ni, esperantistoj, montru al la mondo inteligentan solvon por la lingva problemo.
Kio estas FoJE, kaj kiel ĝi koneksas kun RIO +20?
FoJE signifas Eŭropa Junulara Forumo kaj ĝi certe estos reprezentita en RIO+20. TEJO apartenas al FoJE kaj aktive kunlaboras kun tiu organizaĵo. Mi bedaŭrinde ne povas multe paroli pri FoJE, ĉar mi ne tro konas ĝin. Kion mi efektive konstatas estas, ke TEJO-KER (Komisiono pri Eksteraj Rilatoj) faras belan kaj aktivan laboron en FoJE. Tio estas tre grava, por ke Esperanto ne izoliĝu en klubojn. Esperanto estas socia movado kaj devas agadi kune kun la sociaj movadoj kaj aliaj NRO-j. Mi vere gratulas la laboron de TEJO en tiu kampo. Mi opinias, ke junaj esperantistoj el aliaj kontinentoj devas ankaŭ engaĝiĝi en Junularajn Forumojn de siaj landoj kaj kontinentoj. Do, mi esperas, ke la aktivaĵoj ĉe RIO+20 helpos la brazilajn esperantistojn konsciiĝi pri la bezono pli profunde agadi ĉe la sociaj movadoj naciaj kiel internaciaj.
Kiuj esperantaj organizaĵoj kunlaboras?
Mi povas diri ke por RIO+20 laboras UEA, TEJO, BEJO (Brazila Esperanta Junulara Organizo), AERJ (ŝtata Asocio de Rio de Janeiro), KKE (Kultura Kooperativo de Esperantistoj) kaj BEL (Brazila Esperanto-Ligo). Tamen, ĉi tie ne ekzistas tiuj diferencigoj inter la kunlaborantoj. Ĉiuj estas rigardataj kiel kunlaborantoj de UEA por RIO+20, tio estas, ni ĉiuj laboras sub unu-sola standardo. Kaj se temas pri junularaj eventoj, ĉiuj sin prezentas kiel reprezentantoj de TEJO.
Kiel Esperanto rolas en tiu evento?
Esperanto havas gravegan rolon por la konstruo de daŭripova evoluo. Tio estis ĝuste la nomo de nia forigita programero por RIO+20 (La rolo de Esperanto en la Daŭripova Evoluo). Mi kredas, ke Esperanto neniam estis tiel esenca por la homaro, kiel nun. Unue, Esperanto helpas konservi kulturan diversecon. Oni konstatas, ke la detruo de la biodiverseco sur la planedo estas akompanata de redukto de kultura diverseco kaj ni povas mezuri tion per la malapero de lingvoj. Oni taksas ke ĝis la fino de tiu ĉi jarcento preskaŭ duono de la lingvoj malaperos. La nuna sistemo de internacia komunikado, en kiu superregas la uzon de la angla, kontribuas al la procezo de malaperigo de la lingva diverseco. La adopto de internacia kaj neŭtrala lingvo kiel Esperanto certe permesus eviti tiun procezon, ĉar ciuj valorigus pli egale siajn denaskajn lingvojn. La dua punkto estas la nekapablo de la angla efike solvi la tutmondajn problemojn de la 21-a jarcento. Por solvi kompleksajn problemojn, kiel tutmondan varmiĝon aŭ la savo de oceanoj, ekzemple, tio postulos fortan kunordigon inter ĉiuj landoj. Tamen, ĉi tiu kunordigo estos ĉiam kompromitita kiam oni ne uzas neŭtralan, internacian kaj facilan lingvon, kiu permesas efikan komunikadon inter ĉiuj popoloj.
Kial estas bone havi Esperanto-programerojn en RIO+20?
Ĉar en la esperantaj programeroj estos la momento, kiam ni povos pli bone kaj efike prezenti la proponon de Esperanto al la publiko de la konferenco. Multajn el tiuj programeroj ni devas kunorganizi kun aliaj NRO-j, kaj kompreneble, en tiu momento estas ege grave ke la Esperanto-movado havu fortan kontakton kun pluraj aliaj NRO-j. La Esperanto-movado ne devas labori izolite de la sociaj movadoj.
Kio pri la forigita programero de Esperanto de la publika voĉdonado? Kio estis ĝia graveco?
La fakto, ke la organizantoj de RIO+20 malfermis la eblecon voĉdoni por la programeroj estis tre bona afero por Esperanto. Ni, esperantistoj, devas rekoni nian fortojn kaj malfortojn. La interreto estas sendube unu el niaj fortoj. Laŭ la organizantoj, ĉiu proponita programero estos juĝita de teknika teamo de UN. Sed, ĉar ne estos spaco kaj tempo por ĉiuj programeroj, la teknika teamo nur elektos tiujn, kiujn ĝi taksas la plej taŭgaj. Ĉiuj programeroj estos elektitaj de la teknika teamo, krom unu, kiu estos elektita per publika voĉdonado. Kaj ĝuste pro tio, ni tiel entuziasme varbis la esperantan komunumon amase voĉdoni por nia programero. La amasa voĉdonado ne nur garantius nian spacon em la programo de RIO+20, sed ankaŭ vekus la intereson de pluraj personoj. Tio kompreneble povus ege pozitive influi en la fina dokumento “The future we want”, ĉar multaj ŝatus ĉeesti la venkantan kurson kaj same ekkoni tiun “ekzoktikan” lingvon.
Kiel vi klarigus tion, ke antaŭ iom da tempo la voĉdonoj subite malkreskis kaj poste tute malaperis la eblo por voĉdoni por la programero de Esperanto. Kio okazis, kaj kio okazos pri la programero?
Laŭ la organizantoj de RIO+20, ĝi estis forigita ĉar ĝia enhavo ne kongruas kun la kampo, kiun ni elektis. Ni elektis la kampon “Means of Implementation of Sustainable Development (financing, technology)” (Rimedoj por Realigi Daŭripovan Evoluon (Financado, teknologio)) kaj la titolo de nia programero estis “La rolo de Esperanto por Daŭripova Evoluo”. Vi demandis antaŭe pri la rolo de Esperanto en RIO+20. Kaj tiuj samaj argumentoj, kiun mi donis al vi, mi ĝuste skribis en la propono de programero. Unu semajnon post la forigo, ni skribis retmesaĝon al ili, klarigante la aferon, sed ili ne ŝanĝis sian decidon. Laŭ nia opinio, Esperanto estas tre efika komunika teknologio por daŭripova evoluo.
Dum la tria tago de voĉdonado, kelkaj esperantistoj rimarkis la malaltigon de voĉdonoj en la retpaĝo de RIO+20. Eble, ĉar multaj homoj voĉdonis plurfoje per malsamaj retadresoj, oni filtris kelkajn voĉdonojn de samaj personoj. Aŭ eble, oni konsideris nur la voĉdonon por IP de komputiloj. Bedaŭrinde ni ne scias kio okazis.
Mi kredas, ke la plej konfuziga afero en tiu procezo estis la forigo de nia programero dum la voĉdona periodo. Teorie, ekde kiam ni sendis la proponon de la programero, la organizantoj havis 12 tagojn por pritaksi ĝin antaŭ la komenco de la voĉdonado. Nur em tri tagoj ni estis en la unua loko kun preskaŭ 700 voĉoj, dum la dua konkuranta programero havis 50 voĉojn. Bedaŭrinde nia programero ne plu partoprenos en la balotado. Tamen, ni ne povas malentuziasmiĝi. Tio montras ke ni estas sufiĉe fortaj. Ni ankoraŭ havos multon por labori en RIO+20 kaj ni devas ĉiam rigardi antaŭen.
Kiun avantaĝon tiu ĉi evento alportos por Esperantujo?
Mi opinias ke la partopreno de Esperanto en RIO+20 permesos starigi pli solidan ponton inter ni kaj aliaj NRO-j. Tio estas ege grava afero. Ne sufiĉas nur diri al NRO-j: vi devas uzi Esperanton en viaj internaciaj rilatoj! Ni ankaŭ devas alproksimiĝi al ili kaj labori kune, kaj ni ne forgesu, ke se ni volas ke Esperanto estu uzata de registaroj, ne sufiĉas nur direktiĝi al la reprezentantoj de la registaroj. Gravas direktiĝi ankaŭ al NRO-j, ĉar nur per premo de la civila socio ni sukcesos enirigi Esperanton en internaciajn instancojn, kiel UN kaj aliaj organizoj. Pro tio, ni taksas Kupolon de la Popoloj la plej oportuna loko por la efika agado de Esperanto.
Gravas memorigi, ke RIO+20 estas tre grava kunveno, sed ne estas la lasta. Tiel ni faros ĉion, kio eblos al ni por havigi la plej bonan rezulton. RIO+20 certe donos al ni pli da sperto por partopreni em aliaj gravaj internaciaj kunvenoj. Mi esperas, ke post RIO+20, ni povos detali, kio estis pozitiva kaj kio estis negativa, kion indas ripeti kaj kion indas eviti. Tia-maniere, ni povos konstrui pli bone preparitan agadon por venontaj internaciaj eventoj.
Kiel vi taksas la nunan movon de la socio por tiu evento?
Estas vere mirinde ke du monatojn antaŭ la komenco de la evento, malmultaj homoj en Rio de Janeiro scias pri RIO+20. Unu el la plej gravaj eventoj de la mondo kaj por nia planedo estas tute ignorata de la popolo. Ĉi tie, televidiloj donas pli da atento al Mond-Pokalo, kiu okazos en Brazilo en 2014, kaj al Olimpikaj Ludoj de 2016. Paroli pri medi-protektado plaĉas nek al registaroj kaj nek al entreprenoj. Se en Rio de Janeiro estas tiel, mi povas imagi kiel estas ĉe aliaj partoj de la mondo. Vere bedaŭrinda afero. La mediaj defioj, kiujn ni alfrontas estas ege grandaj kaj postulas tujan agadon. Oni eĉ nomas tiun periodon kiel “Antropoceno”, ĉar estas la homo, kiu nun influas en la ekosistemon kaj en la klimaton de la planedo. La bona notico estas ke, ĉar ni kreis tiun fuŝaĵon, ni ankaŭ povas purigi ĝin, sed por fari tion, ni bezonos la helpon de ĉiuj popoloj. Ĉi tie Esperanto ludos gravegan rolon, ĉar ĝi permesos ke popoloj rapide kaj efike interŝanĝu siajn konojn pri kiel solvi tiujn tutmondajn problemojn. Do, en tiu senco, mi povas diri, ke neniam en la historio de la homaro, Esperanto estis tiel esenca kiel nun. Kaj ni esperantistoj havas la moralan devon alporti tiun belan mesaĝon, kreitan de Zamenhof, al pluraj homoj, ĉar nia planedo petegas tion al ni.
Kiel esperantistoj ĝenerale povos partopreni en RIO+20?
Estas grave mencii, ke oni ne bezonas esti en Rio de Janeiro por kunlabori por RIO+20. Ekzistas pluraj manieroj aktive kunlabori por tiu evento, en onia propra lando mem. Oni povas kontroli, kiuj NRO-j en la propra lando partoprenos en Rio+20 kaj oni povas labori kun ili montrante la gravecon de Esperanto por daŭripova evoluo. Tiel, oni certe laboros por Rio+20, ĉar kiam la delegacio de tiuj NRO-j venos al Rio, ĝi jam venos kun pli favora sinteno rilate al Esperanto. Mi konsilas la legadon de la gvidilo pri kiel junuloj povos partopreni en RIO+20 (
http://rioplustwenties.org/?page_id=970).