
Somera Esperanto-Studado (SES-2009) okazos inter la 10-a kaj la 18-a de julio 2009.
Ĉi-jare kun jam la dua fizika lernu!-renkontiĝo! La aranĝon gastigas malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30 kilometrojn de la ĉefurbo Bratislava kaj 90 kilometrojn de Vieno.
La programo konsistos el pluraj partoj:
* Antaŭtagmeze - instruado de Esperanto;
* Posttagmeze - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
* Vespere - Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...
Pliaj informoj troveblas en la
retpaĝo.