TEJO Tutmonde


Iam oficiala gazeto de TEJO, TT nuntempe – pro la ŝanĝiĝinta mondo kaj la Interreto, kiu transprenis la ĉefrolon en tuja informado – iĝis movada rubriko ene de la revuo Kontakto.

La kvarpaĝa rubriko aperas 6-foje jare kune kun Kontakto, kaj enhavas informojn pri la okazaĵoj en junulara Esperanto-movado. Kontribuojn kaj aliajn korespondaĵojn rilate al la gazeto sendu aŭ paperpoŝte aŭ retpoŝte (prefere).

Siajn raportojn kaj komunikojn TEJO plu diskonigas pere de tejo.org; la patronoj de TEJO ricevas apartajn mallongajn informilojn pri la farto de la junulara organizo (eblas iĝi patrono helpe de ĉi-paĝo).

Paperpoŝta adreso ekde marto 2011:

TEJO Tutmonde
p/a Daniel Mrázek
Gagarinova 386
Pardubice
CZ-530 09, Ĉeĥio (Česká republika)

Retpoŝta adreso: tejo-tutmonde (ĉe) tejo (punkto) org