Internacia Junulara Kongreso

Antaŭkongresa instrutendaro OkSEJT,
5-9 julio

Saluton, karaj!

Ĉiuj ni havas amikojn ne nur en Esperantujo, kaj se vi volas ke ankaŭ ili partoprenu E-vivon, vi havas ege bonan eblecon fari tion! Somere okazos tradicia E-aranĝo OkSEJT-44, kiu pasos en formo de instruaj kursoj por homoj, kiuj tute ne scipovas paroli Esperanton aŭ havas nur bazajn sciojn pri la lingvo. La instruistoj pri Esperanto venos el diversaj landoj kaj kursoj mem pasos plejparte gaje en luda formo por ne enuigu lernantojn. Krome, okazos aliaj kursoj kaj prelegoj. Do, se vi havas lernantojn pri Esperanto, kiuj neniam partoprenis E-aranĝojn kaj volus plialtigi siajn lingvonivelon aŭ volas lerni Esperanton ekde komenco, ili vere estas bonvenaj partopreni en OkSEJT-44. La kondiĉoj de partoprenado estas jenaj:

  • partoprenanto promesas sekvi tradiciojn kaj regulojn de tendaro;
  • manĝado en manĝejo (3 fojoj tage);
  • loĝado en lignaj domoj;
  • por A, B landoj loĝado, manĝado kaj partoptrenkotizoj kostas 70 eŭroj, por C landoj - 1500 rubloj.

Eblas loĝi en tendoj, tiam prezoj estas - 50 eŭroj por A, B landoj kaj 750 rubloj por C landoj.

OkSEJT-44 pasos dum 5-10 de julio (la 10an ni venos al IJKejo) en pitoreska loko kun rivero kaj arbaro apud urbo Kovrov. Dum OkSEJT-44 krom lingva kursoj oni ankaŭ planas preparigi homojn al partoprenado kaj helpado dum IJK-60 (Internacia Junulara Kongreso), kiu okazos tuj post OKSEJT-44 preskaŭ samloke (en alia apuda ripozejo).
Ni bonvenigas ĉiujn dezirantojn!

amike,
organizteamo de OkSEJT-44

Por pliaj detaloj kontaktu: oksejt(ĉe)inbox.ru aŭ simple plenigu la jenan formularon:

Via nomo:
Via retadreso:
Mesaĝo:
  © www.tejo.org, 2002-2004