| |
Internacia Junulara Kongreso
Postkongreso en Ĉeboksaro, 18-22 julio
Plej freŝa informo ĉi tie!!!
Urbo ĉe Volgo
Datoj
3 tagoj, la 18-20a de julio 2004 (ekskursa parto)
+ 2 tagoj: 21-22a de julio 2004 (aktivada parto)
Loko
Rusio, urbo Ĉeboksaro (Чебоксары), ĉirkaŭ 390 km de la IJKejo, 650 km oriente de Moskvo
Partoprenantoj
ĉiuj dezirantoj sendepende de la aĝo.
Vojo
Post la IJK ni planos organizi buson de la IJKejo al Ĉeboksaro kaj se vi bezonos, ni povus rezervi al vi biletojn el Ĉeboksaro por aliaj direktoj de Rusio.
Buso al Ĉeboksaro
Loko en la buso kostas ĉirkaŭ 9 eŭroj. Se vi antaŭpagos (vd. tabelon sube) — ni rezervos por vi lokon en la buso.
Loĝado kaj manĝado
Loĝado por 3 tagoj — ĉirkaŭ 10 eŭroj sume
Loĝado por 5 tagoj — ĉirkaŭ 15 eŭroj sume
Temas pri neluksa studenta loĝejo, sed dezirantoj povas elekti hotelon (ĉ. 10 EUR por unu tagnokto).
Oni manĝos laŭ sia bontrovo kontraŭ propra mono. La organizantoj konsilos la lokojn, kie oni povus manĝi kaj sugestos pladojn gustumindajn. La mezuma manĝo kostas 2-5 eŭrojn.
Programo
Programo de la postkongreso estas duparta:
Dum la unuaj tri tagoj (la 18-20a de julio) ni proponas al vi diversajn ekskursojn: busan kaj piedan tra la urbo kaj ŝipan laŭ la rivero Volgo, konatiĝo kun la loka ĉuvaŝa kulturo kaj kun la kulturoj de aliaj popoloj kiuj loĝas en nia kaj proksima regionoj (mordovoj, mareoj, tataroj, rusoj). Vin atendos diversaj koncertoj, metiejoj de popolaj manfaraĵoj, teatraĵetoj.
Dum la sekvaj du tagoj (la 21-22a de julio) ni proponos al vi partopreni en porsocia agado. Dum tiuj du tagoj vin atendos: intervjuoj en amaskomunikiloj, vizitoj al infanaj someraj tendaroj kun prezentoj de viaj naciaj kulturoj. Ni faras diskutajn rondojn pri la esperanto-movado kaj rakontas pri la sperto de nia Junulara Esperanto-Asocio. Ni proponos al vi ankaŭ aliajn aktivaĵojn kiuj estos interesaj por la lokanoj kaj kiuj kontribuos al la favora bildo pri la esperanto-movado.
La programkotizo, surloke pagenda, estas 15 EUR por A-landanoj, 12 EUR por B-landanoj kaj 7 EUR por C-landanoj. Inkluzivas postkongresan gvdilibreton, piedan kaj
bus-ekskursojn, nacian koncerton ks.
Organiza komitato
- Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko
- Urba ĉeboksara Esperanto-klubo «Ĉielarko»
- Kun la subteno de la Ŝtata respublika komitato pri junularaj aferoj
NEPRA ANTAŬPAGO
A, B landoj: 10 EUR.
C landoj: 3 EUR.
La mono estas sendenda kun via aliĝkotizo por IJK, vidu eblecojn transpagi IJK-antaŭpagojn ĉe la speciala paĝo.
Tamen, kiom mi pagu?
Ni donu du ekzemplojn:
Junulino el Hungario plananta partopreni la tuton de kvin tagoj, kiel B-landano, devos pagi:
10 EUR - antaŭpago;
12 EUR - surloka programkotizo;
15 EUR - loĝado en studenta loĝejo;
ĉ. 40 EUR - manĝado;
9 EUR - buso de IJKejo.
Entute 86 EUR por 5 tagoj en Ĉeboksaro.
Junulo el Ukrainio plananta partopreni nur la unuajn tri tagojn de PK en Ĉeboksaro, devos pagi:
3 EUR - antaŭpago;
7 EUR - surloka programkotizo;
10 EUR - loĝado en studenta loĝejo;
ĉ. 40 EUR - manĝado;
9 EUR - buso de IJKejo.
Entute 69 EUR por tri tagoj en Ĉeboksaro.
Sendube, eblas petveturi de IJKejo al PK en Ĉeboksaro, tiel ŝparante bus-monon. Eblas iom malpli ofte manĝi kaj eblas trovi senpagan gastiganton per la Pasporta Servo. Tiam la kosto de la PK en Ĉebo povas iĝi ridinda. ;) Venu, ne hezitu!
Por pliaj detaloj kontaktu: -
Ĉeboksara esperanto-centro: tel. +7(8352) 21-11-80, fakso +7(8352) 62-10-64, e-poŝto: e-centro(ĉe)yandex.ru, kontakta persono: Fedotova Aleksandra, oficisto
- Ekaterina Burmisova, tel. + 7 (8352) 21-31-26 (h), e-poŝto: molod6(ĉe)cap.ru
- Blinov Aleksandr, tel. + 7(8352) 66-59-08 (h), e-poŝto: delfeno(ĉe)chtts.ru
aŭ simple plenigu la jenan formularon:
|
 |