| |
Internacia Junulara Kongreso
Postkongreso en Novosibirsk, 20-26 julio
Aliĝu al postkongreso en Novosibirsko! Ni preparas al vi interesan programon kaj volas informi vin ke ĝi okazos de la
20-a de julio kaj daŭros ĝis la tagmezo de la 26-a de julio. Vi havos multe da impresoj ĉar niaj tradiciaj RA
(Renkontiĝo de Amikoj) ĉiam okazas en netradiciaj lokoj. Ĉi-jare vi loĝos en arbaro , kie nin gastigos ekstrim-klubo de
nia urbo. Profesie preparita ludo "Vojo de aventuroj" amuzos vin kaj vi povos kontroli vian lertecon! Post la loĝado en
arbaro vi rigardos fama Akadem-gorodok, kie vin atendas surpriza neordinara programo ankaŭ!
Pli detale:
Datoj: 20-a 26-a de julio
(Se vi planas veturi de Kovrov post IJK aliĝu al la grupo de novosibirskaj esperantistoj!)
Programo:
Ĝi komenciĝos de mateno la 20-an de julio. (Venu pli frue!). Ni loĝos ĝis la 25-a en tendaro, kiun disponigas al ni Novosibirska ekstrim-klubo. La loko situas apud la artefarita Obskoje maro 35 km for de la urbo. La ĉefa programero ludo "Vojo de aventuroj". La 25-an matene ni veturos al Akadem-gorodok kaj programo daŭros tie. Vi havos eblecon rigardi faman urbeton de scientistoj kaj viziti muzeojn (unikan muzeon de la Suno kaj muzeo de geologio). Sed la ĉefa programero tie por vi estos tute neordinara! Ni luis por nia aranĝo studion, kie oni faras animaciajn filmojn! Dum kelkaj horoj ni mem faros animaciajn filmetojn (certe en Esperanto). Nenio simila okazis antaŭe! Vi estos la unuaj!
Dum la lasta vespero okazos kostumita balo. Imagu, post loĝado en arbaro vi partoprenos la balon! Kaj vi eĉ povas ne zorgi pri kostumoj! Ni zorgos pri ĉio!
Kondiĉoj:
Ni loĝos en tendoj. Oni donos al ni ĉion necesan tendojn, dormsakojn, ktp. Atentu: duŝo ne estos! Sed ĉiutage ni naĝos en maro. Estos persono, kiu zorgos pri manĝado. Vi ne devos kuiri mem. Vi povas eĉ ne preni manĝilojn.
Sed! Se vi havos proprajn aĵojn, estos, niaopinie, iom pli oportune al vi.
Prezoj:
La plena kotizo estas 2.500 rublojn kontraŭ ĉio.
Rabatoj:
se vi ne venos al Akadem-gorodok via prezo estos 2.100
rublojn;
se vi ne partoprenos la ludon minus 300 rublojn.
Por eksterlandanoj: 75 eŭroj, 60 eŭroj, minus 8 eŭroj respektive.
Kiel atingi RA-ejon
Ĝi situas apud vilaĝo Morozovo (Морозово cirile).
Prenu metroon (de stacidomo) aŭ (trole)buson (de auxtoctacidomo) ĝis la stacio (haltejo) “Reĉnoj vokzal”. Se vi veturas per metroo – envagonigxu en la unuan vagonon de la centro, post eliro el la metro – turnu sin dekstre kaj transiru la vojon subtere, iru iom rekte kaj trovu haltejon de kiu startas busoj al Akademgorodok.
De Reĉnoj vokzal prenu busojn ĝis Akademgorodok (Atentu! Sur iliaj sxildoj devas esti skribite: “Cvetnoj projezd” - Цветной проезд), numeroj 15 (minibuso), 8, 601) ĝis haltejo “Dom uĉjonyĥ” (Дом Учёных) (la veturo daŭras 40 aŭ 50 min.) Tie vi devos ŝanĝi buson. Iru antaŭen, transiru la vojon kaj trovu alian haltejon “Poliklinika” (Поликлиника). De tiu haltejo veturu per buso N 112 (Akademgorodok-Morozovo-Berdsk-Iskitim) Petu ŝoforon halti antaŭ Morozovo. Demandu “Ekosapiens” (Экосапиенс) bazejon. Ĝi situas dekstre de la vojo.
Horaro de la buso 112:
8:10 , 9:30 , 10:50 , 12:10 , 13:00 , 14:20 , 15:00 , 16:20 , 17:40 , 19:00
Aligxilo por Postkongreso en Novosibirsko (Renkontigxo de Amikoj - 3 )
1. Nomo
2. Familinomo
3. Naskigxdato
4. Periodo (la plena periodo estas 20.07.2004 - 26.07.2004)
5. Cxu vi volas partopreni programon en Akademgorodok?
6. Cxu vi volas partopreni la ludon?
7. Korespondadreso
8. Telefonnumero
9. Retadreso
10. ICQ - numero
Skribu al sxakludanto(ĉe)ngs.ru.
|
|