Internacia Junulara Kongreso


Kiel vojaĝi al IJKejo memstare...

La IJKejo estas plej facile atingebla per organizitaj komunaj vojaĝoj el Moskvo, Peterburgo kaj Ĉeboksaro. El Moskvo oni busos la 10an de julio rekte al "Berjozka" (la IJKejo apud urbo Kovrov). El Peterburgo oni trajnos la tutan nokton inter la 9a kaj la 10a de julio al Kovrov, kaj de la loka stacidomo busos al IJKejo per speciale mendita buso. El Ĉeboksaro oni venos en granda gaja kompanio per propra buso.

Tamen pro diversaj kialoj kelkaj homoj povas preferi memstaran vojon per kutima transportad-sistemo. Jen ĉi-sube eblas trovi priskribon de la vojo el Moskvo. Vojo el Peterburgo estas la sama, sed komenciĝas per ajna nokta trajno Peterburgo-Moskvo (ĉ. 300-500 rubloj). Vojo el Niĵnij Novgorod ankaŭ konsulteblas.

Moskvo - Vladimir: 2 elektrotrajnoj tage

startas 8.17 - venas 11.23 (tute "kutima", sen necesejoj, ĉ. 85 rub.)
 18.02-20.32 (pli komforta; kostas ĉ. 100 rubloj 
 kaj indas aĉeti biletojn antaŭ 2 semajnoj)

Vladimir - Kovrov

 4.10
 6.10
 8.40
 9.30
 13.00
 15.20
 17.40
 18.20
 20.50
 22.15
veturdaŭro ĉ. 80 minutoj!

De Kovrov al IJKejo estas ĉiutagaj busoj:

 Kovrov-Panteleevo (04.45, 07.55, 13.20, 16.20, 19.10), Kovrov-Repniki
 (06.35, 19.10) au Kovrov-Sannikovo (04.53, 09.40, 12.25, 14.40, 18.00); 
necesas veturi ĝis stacio Repniki, la bileto kostas ĉ. 13 RUR la veturdaŭro ĉ. 40 min.

De Mosvko (Ŝjolkovskij busstacidomo) estas busoj al Kovrov:

 startas 11.20, venas 17.00
 14.30-20.10
 17.35-23.15

De la moskva Kurskij stacidomo ĉiujn 20 minutojn startas busoj al Vladimir. Kostas ĉ. 100 rub. La unua je la 6.00 kaj la lasta ĉ. 20.30
Veturdaŭro 3-4 horoj! Vojo de Vladimir ĝis Kovrov estas priskribita supre.

De Moskvo ankaŭ itineras longdistancaj trajnoj (kun litvagonoj, en kiuj estas necesejoj kaj ebleco dormi):

- Moskvo - Gorkij (Niĵnij Novgorod), trajno numero 40
startas 14.00 - venas al Kovrov 17.15
- Moskvo - Serov, trajno 86, 16.51 - 20.53
- Moskvo Gorkij (NN), trajno 22, 23.40 - 3.52
La bileto kostas ĉ. 200-300 RUR.

De Niĵnij Novgorod (stacio Gorkij) eblas vojaĝi nur per du elektrotrajnoj tage:

NN - Kovrov:
startas 7.20 -  venas 11.20
16.30 - 20.30
 
Reen el Kovrov al NN:
7.20-11.15
16.30-20.28	
IJK en Rusio, 2004.
  © www.tejo.org, 2002-2004