61-a Internacia Festivalo en Pollando   31.07-7.08.2005   Zakopane
Egalrajteco. Unueco en diverseco.

  [eo] [en] [pl]

Legu pli pri la ekskursoj:

Se vi volas partopreni en iu ekskurso, bv. informu nin pri tio - vidu la aliĝilon ĉi-dekstre.

Ekskurso al Krakovo kaj Wieliczka

Prezo: ĉirkaŭ 20 eŭroj

Krakovo

Inter urboj, kiuj plej forte influis la evoluon de la eŭropa kulturo, oni ĉiam mencias Krakovon. Ĉi tiu historia urbo situas ĉe Vistulo ĉepiede de Wawel-monteto. La iama ĉefurbo de Pollando, scienca, kultura kaj arta centro fleganta miljaran tradicion estas granda trezorejo de naciaj memoraĵoj.
Iom grandan signifon Krakovo ekhavis komence de la 11-a jarcento, kiam ĝi fariĝis la ĉefurbo de la tuta pola ŝtato kaj ĝi plenumis ĉi tiun rolon ĝis la komenco de la 17-a jarcento. Malgraŭ la detruoj kaŭzitaj de tataraj invadoj en la 13-a jarcento la urbo daŭre disvolviĝadis.
De la momento, kiam la reĝa ĉefurbo fariĝis Varsovio (en 1596), la signifo de Krakovo malgrandiĝis. Nur en la periodo de la dispartigo de Pollando, kiam la pola ŝtato dum 120 jaroj malaperis de sur la mapoj de Eŭropo, Krakovo denove fariĝis nacia simbolo, centro de pola kulturo kaj arto.
Malfacilas priskribi la belecon kaj harmonion de konstruaĵoj kreitaj dum jarcentoj, malantaŭ kies muroj troviĝas tre valoraj artverkoj. Valoraj antikvaĵoj ĉirkaŭas la vastan urboplacon, kies centran parton okupas Sukiennice (iama komerca halego, nun sidejo de turismaj kaj komercaj centroj kaj de Galerio de Pola Pentroarto). Ĉirkaŭ Sukiennice la tutan tagon moviĝas bunta homamaso, ĉepiede de la monumento al Adam Mickiewicz siajn varojn ofertas famaj krakovaj florvendistinoj kaj ankaŭ ĉi tie ĉiujare en decembro okazas granda konkurso de krakovaj kripoj (Bet-Leĥemaj staloj) konataj en la lando kaj eksterlande. Kelkaj el ili simalas al Maria-Preĝejo staranta ĉe la urboplaco kaj konstruita en la 14-a jarcento. En ĝi troviĝas la fama altaro skulptita de Wit Stwosz.
La tuta komplekso de Malnova Urbo, ĉirkaŭita de verda plantstrio, ravas per riĉeco de arkitekturaj stiloj, ĉiupaŝe, en ĉiu stratangulo oni trovas ion novan. Ĉio tie havas sian historian etoson. Postrestaĵo de mezepokaj fortikaĵoj estas fragmento de urbaj muregoj kun Floriańska-pordego, kelkaj turoj kaj ligita kun ili Barbakano, unu el jam malmultaj en Eŭropo.
Wawel-monteto kune kun la reĝa kastelo kaj katedralo konsistigas komplekson kun la plej granda signifo por la historio de la pola nacio. En la katedralo troviĝas tomboj de polaj reĝoj, verkoj de eminentaj artistoj, kiel Wit Stwosz kaj Santi Gucci, kaj en subteraĵoj tomboj de famaj militkomandantoj princo Józef Poniatowski kaj marŝalo Józef Piłsudski kaj de poetoj — Adam Mickiewicz kaj Juliusz Słowacki.

Wieliczka

Ĉi tiu urbo situas proksime al Krakovo (13 km). La plej grandan interesiĝon de turistoj ĝuas tie antikveca salminejo, kiun en la 1978-a jaro UNESCO enskribis en la liston de 12 plej valoraj antikvaĵoj de la mondo. Ĝi apartenas al la plej malnovaj kaj plej grandaj ĉi-specaj objektoj, ĉar dum 700 jaroj de ekspluatado oni elterigis tie sume ĉirkaŭ 20 milionojn da tunoj da salo. La longeco de la galerioj je naŭ elterigaj niveloj egalas al pli ol 300 km.

Ekskurso al Oświęcim (Auschwitz), Kalwaria kaj Wadowice

Prezo: ĉirkaŭ 12 eŭroj

Oświęcim

Oświęcim estas mezgranda urbo situita ĉirkaŭ 60 kilometrojn okcidente de Krakovo, centre de Kotlina Oświęcimska, ĉe la riveroj Soła kaj Vistulo. Loĝas en la urbo ĉirkaŭ 43 miloj da homoj.
En Oświęcim estas multaj vidindaĵoj, sed plej ĉefe famas la urbo pro la ŝtata muzeo Auschwitz-Birkenau, kiu troviĝas rande de ĝi. Ĉirkaŭ 500 miloj da turistoj vizitas la lokon jare. Krom la muzeo, vidindaj estas ankaŭ la kastelo, palacoj, sinagogo, preĝejoj kaj brikdomoj.
La ŝtata muzeo Auschwitz-Birkenau estis fondita la 2-an de julio 1947. Ĝi prenas la vastajn terenojn de la du amasmurdejoj - Auschwitz I kaj Auschwitz II Birkenau. Ambaŭ terenoj, formantaj nun la tuton, restas sub la ŝtata protekto kiel eksaj hitlerismaj koncentrejoj. La ĉefa celo de la protekto estas la restigado de la aŭtenta kunteksto de la loko kaj ĝia gardado.
Ene de la limoj de la muzeo troviĝas la postkoncentrejaj konstruaĵoj - ruinoj de la gaskameroj kaj krematorioj - kaj krome, dekkelko da kilometroj de la koncentreja hurdo kaj internaj vojoj (inkluzive unu trajnbarieron en Birkenau).
En la jaro 1979 la terenoj de la eksa koncentrejo Auschwitz-Birkenau estis enskribitaj en la internacian registron de la posedaĵoj de la monda heredaĵo (UNESCO).
En la jaro 1947, tuj post la malfermo de la muzeo, estis prezentita la unua ekspozicio, evoluigita en 1950, prezentanta la historion de la ekstermo kaj kondiĉojn de la ekzistado de la bagnuloj. En la jaro 1955 oni malfermis ankaŭ alian ekspozicion, kiu, kun kelkaj ŝanĝoj, restis ĝis hodiaŭ.
Estas kelkaj partoj de la muzeo. En la parto de la postkoncentrejaj blokoj, ekde la jaro 1960, oni faras la tiel nomatajn “naciajn ekspoziciojn”, kreatajn laŭ la iniciato de la eksaj bagnuloj de diversaj landoj, agantoj de la Internacia Auŝvica Komitato.
Ne ekzistas ekspozicioj en Birkenau, kiu estas antaŭ ĉio tombejo. La sola granda elemento en tiu ĉi parto de la koncentrejo estas la Internacia Monumento de la Viktimoj de la Koncentrejo (1967).
Ĉi-vintre la lokon vizitis multaj ŝtataj estroj por soleni tie la datrevenon de la liberigo de la koncentrejo.

Kalwaria Zebrzydowska

Ĝi estas malgranda urbo, centro de la religia kulto kaj pilgrimoj ekde la 17-a jarcento. En la jaroj 1603-9 oni konstruis tie klostran komplekson de Bernardanoj laŭ la manierisma stilo. Sur pitoreskaj montetdeklivoj troviĝas pli ol 40 preĝejetoj kaj kapeloj konsistigantaj la Kalvarian vojon. Dufoje en la jaro, antaŭ Pasko kaj en julio okazas tie grandaj indulgencaj festoj kaj buntaj religiaj solenaĵoj.

Wadowice

La urbo en la valo de Skawa-rivero ĉepiede de la altaĵoj de Beskid Mały. Ĉi tie naskiĝis kaj pasigis la junecon la mortinta antaŭ kelkaj monatoj papo, Johano Paŭlo la 2-a. Sur la urboplaco troviĝas antikveca preĝejo, kies plej malnova parto devenas el la 15-a jarcento. Proksime troviĝas la familia domo de la papo (nun muzeo dediĉita al lia vivo kaj agado) kaj gimnazia konstruaĵo, en kiu li lernis.

Ekskurso al montaro Tatry

Prezo: malpli ol 10 eŭroj

Detala priskribo aperos baldaŭ...


www.tejo.org/ijk/2005 / ijk@tejo.org / 2005.10.09