61-a Internacia Festivalo en Pollando   31.07-7.08.2005   Zakopane
Egalrajteco. Unueco en diverseco.

  [eo] [en] [pl]

Samir Ribiĉ

IJK - Samideane el Zakopane

En mia animo denove estas la voko.
vojaĝi, veni kaj ĝui dum I Jo Ko,
veni al la lando, patrujo de Esperanto
kaj lerni kiel aspektas viv’ de organizanto.
Jam estis preta vestaĵo en valizo,
kaj en la pasporto sur ĉiu paĝo estas vizo.

El Vilnuso ekis la busa karavano,
sur ĉiu seĝo po unu samideano,
kvankam ĉe landlimo kvar devis eliri,
pro kelkaj paperoj kiujn devis tiri.
Dekok hora vojaĝo en la autobuso,
estas iom doloriga por mia anuso.
Sed, kial mi plendas, por agrabla prezo,
karavano venis al ĝusta adreso.

Akceptado estis ekstreme rapida,
kaj pro iu bezono Europkunsida,
oni fotokopiis biletojn laŭ listoj,
kvankam mi ne certas pri biciklistoj.

Mi rigardis nomojn de ĉambroj sur pordo.
En mia kapo estis la stranga malordo.
Mi sin demandas “Ĉu mi estas en IJK tereno,
aŭ en iu egzotika bestĝardeno“

Kaj cetere, venis tempo por sendo
de kongresanoj al la luita granda tendo
Temperaturo bona, loko abundas je vasto,
Esperante parolis speciala gasto.
Lokaj muzikistoj kantis sed ne dancis,
kaj la granda pluvo baldau komencis.
Ĝi falis kiel la elturnita lago,
sed falis ankaŭ nia verda flago.

Flag’ tamen revenis al planita loko,
dum Interkona vesper’ de nia I Jo Ko.
Plej freneza ludo estis niaj kuroj
inter multaj viraj kaj virinaj kruroj.

Uh, mi ŝvitis kaj mi volis duŝi,
en duŝejo provis la butonon puŝi,
Pri ĝia sistemo mi tuttempe miris.
Dum mi prenis sapon, akvo jam foriris.

La etoson de belaj Tatri montaroj,
en nia tendo meze de arbaroj,
montris orkestro de Polaj popoldancoj,
kvankam iom malgranda, eble pro financoj.

Poste al grupo “Hotel Zaĉiŝe” venis vico,
kaj poste nova gasto, la loka polico,
kriinte ke estas jam la horo deka
kaj ke muziko estas tro forta kaj homveka.

Oni povas tie multajn aferojn lerni,
el prelego de Tiŝljar eble eĉ kompreni
ke la identeco ŝanĝiĝas dum la tempo,
same kiel somer’ venas post printempo.

En japana kurso eblis tra la kantoj,
instrui ĉiujn kurspartoprenantoj.
La afero estis tre interesa kaj eduka,
sed al mi ĉio sonis kiel kokolokokuka.

Ne nur Japanoj ĉi tie aktivas.
Eĉ en Afriko Esperanto vivas.
La prelegantoj de tiu kontinento,
montras je tie venis nova sento.

Ekzistis aparta programo por novuloj.
Ĉiuj havis diablojn kiel la helpuloj.
Diablojn trovitajn nur en esperantkulturo,
kiuj ne fuĝas de krucoj penditaj sur ĉiu muro.

Dum manĝado estis du diversaj mondoj.
En amasloĝejo homoj venis en ondoj.
En junulargastejo oni ne atendis multe,
ne nur manĝis bone, sed eĉ parolis kulte.

Nur por trinkaĵo mi ne havis forton,
trovi en PIV adekvatan vorton.
Kio estas, mi gapas sen ideo,
tro varma por suko, malvarma por teo.

Pluvis, kaj temperaturo je oktobra grado.
Nin ĝojigis koncerto de Esp. Desperado,
la lasta koncerto de tiuj muzikistoj,
kaj denove venis la policistoj.

Ekde tiam ĉiuj koncertoj en la korto,
kaj precipe tiu de „Krio de morto”
devis ĉesigi sian bruan sonon,
jam antaŭ naŭ kaj duono.

La ekskursoj iris al sala minejo,
al Tatra montaroj kaj al koncentrejo.
Post terur’ de Auŝvic, en mi estis timo,
ke reaperos milito kaj multaj viktimoj.
Konservu la pacon, homaro nin petas.
La milito, neniam bona estas!
Montru al ĉiu naciisma militisto,
kiel valoras esti esperantisto.
Montru la bildon de kulturfestivalo,
de homoj el mondo kun sama idealo.
Montru Bardon kaj japanan koruson,
aŭ aktorn en virtuala autobuso.
Montru kiel kunigas naciojn unu homo,
kantante tra tuta mond, nia kara Jomo.

Libroservo estis sufiĉe abunda,
kun la libroj artaj, informaj kaj ŝundaj.
Tie eblis aĉeti filmojn kaj gluilojn,
sed plej ofte rigardi la grandajn kovrilojn.

Okazis ŝanĝoj en TEJO estraro,
ĉar ĉifoje estis la elekta jaro.
Bonajn dezirojn al la nova gvidanto.
Daŭre laboru por Esperanto.

La nokta vivo preskaŭ kutima.
Evidentiĝas pli bona kvalito filma.
Ne evitebla estis certe la diskejo,
po unu publika kaj sekreta trinkejo.

Gufujo estis en aparta domo.
Sed novaĵo estis ĝia aromo.
Al kutima odorode pluraj herbaĵoj,
enmiksiĝis odor’ de tagmanĝrestaĵoj.

Falun Dafa ekzercoj por spirita bonfarto,
kaj por la surprizo estis korpa pentroarto.
Kvankam mi mem rigardi emis,
neokazintan elekton de Esperanta Miss.

Restis nur unu tago finiĝota per balo.
La kongreso proksimas al la idealo.
Kaj restas unu frazo fundamenta.
Dankon LKK, mi estas kontenta.

Venontjare plenumos mia praa revo.
Geamikoj, vizitu nin en Sarajevo!

www.tejo.org/ijk/2005 / ijk@tejo.org / 2005.09.04