About TEJO

TEJO promotes international understanding through meetings, educational programmes and the use of the international language, Esperanto.

The organization defends cultural richness of language diversity, human rights of language minorities and global understanding through easy access to our network of international contacts. The use of the neutral and international language Esperanto is the cornerstone of our efforts.

SEMAJNO DE KULTURO INTERNACIA, 18a ĝis 24a de Septembro, Pisa, Italio


IEJ (Itala Esperantista Junularo) invitas junajn geesperantistojn veni al Italio en Septembro en evento kiu celas prezenti plurkulturecon en lernejoj pere de Esperanto.

La evento okazos proksime al Pisa dum 7 tagoj, de la 18a ĝis la 24a de septembro.

Ĉiuj surlokaj kostoj estos kovritaj kaj estas ebleco ke ankaŭ
vojaĝkostoj kovriĝas, precipe por tiuj, kiuj sendos fruan
kandidatiĝon.

KEF - Ĉu vi jam aliĝis?



Jes, KEF okazos en 2008, ĉi-foje revenanta al Danio kaj la ĉarmega urbo de Hamlet (almenaŭ de lia kastelo): Helsingør. La datoj estas la la 12a ĝis la 19a de julio 2008.

TEJO aktuale revivigita!


Saluton TEJO aktuale!

KIO?
TEJO aktuale (TA) estas reta novaĵletero de TEJO. Ĝi malaperis dum la pasintaj monatoj, sed nun ni ŝatus ĝin revivigi.

Per TA ni ĉiujn 2 semajnojn koncize raportas pri novaĵoj el nia asocio: renkontiĝoj, konkursoj, publikaĵoj.

POR KIU?
Ĉu vi ŝatus esti informita pri kio okazas en la Eo-mondo, sed ne volas aboni 20 dissendlistojn? Por vi estas TA!

Por aboniĝi al TA: simple iru al oficiala retpaĝo.

Bonan legadon!

Gregor Hinker
prezidanto de TEJO

Libera semajno "Por ekologia vivomodo", 21a ĝis la 28a de junio 2008, Gresillon, Francio


libera semajno "Por ekologia vivomodo"

de la 21a ĝis la 28a de junio 2008, (eblas veni opajn tagojn)

en kastelo Grezijono, kulturdomo de Esperanto. Vidu la retpaĝon.

organizata de la grupoj Esperanto Limousin kaj Indre.

Pli da informoj kaj aliĝilo:
doc

Festo okaze de la dujariĝo de la Esperanto-urbo Herzberg im Harz, 12a de Julio, Herzberg, Germanio

IC Herzberg

Esperanto-urbo estos dujara. Festu kun ni kaj kun vere internacia grupo! Detalan programon vidu en la retpaĝo.

Literaturkonkurso "Liro-2008", 15a de Oktobro 2008

LIRO

"La Ondo de Esperanto" denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en la tradicia literatura konkurso Liro.

Korusa staĝo, 7a kaj 8a de junio, Gresillon, Francio


Korusa staĝo kun Franjo Provost kun migrado posttagmeze

Pli da informoj kaj aliĝilo:
pdf
doc

LA 2-A MONGOLA KONGRESO DE ESPERANTO, 11-12 junio 2008, Soyol Erdem Universitato, Mongolio

Mongola Esperano-Societo ĉi-somere okazigos la 2-an Mongolan kongreson de Esperanto kun riĉa programero. Ni invitas partopreni en ĝi enlandajn kaj eksterlandajn esperantistojn.

1. KIAM: 11-12 junio, 2008

2. KIE: Soyol Erdem Universitato (adr: Sukhbaatar duureg, 1 dugeer khoroo, Olimpyn gudamj)

TORPEDO 4 (Tutlandaj Pedagogiaj Tagoj), 2a ĝis 5a Oktobro 2008, Herzberg am Harz, Esperanto-urbo, Germanio

IC Herzberg

Fakprelegoj, fakseminarioj, spertinterŝanĝo pri instruado de Esperanto, laborkunsidoj (AGEI, landa sekcio de ILEI), trejnkurso por ekzamenaj komisaroj de ILEI.

Ĉeftemoj:
1. Komuna Eŭropa Referenckadro, nova internacia ekzamensistemo (Zsófia Kóródy)
2. Utiligo de modernaj metodoj, novaj instruhelpiloj kaj aparatoj por pli efika instruado
3. Ekzamenoj de ILEI/GEI.

Pliaj informojn en la retpagxo.

Internacia konkurso pri Hanojo, (limdato: novembro 2008)

Internacia Konkurso pri Hanojo, nomita: Hanojo - via rendevuejo. en 6 lingvoj, inkluzive Esperanto: Jen estas la ligilo.

ILEI-konferenco, 29 julio-5 aŭgusto 2008 , Portonovo (Benino)

ILEI

AFRIKAJ SAMIDEANOJ ATENDAS VIN!

Rapidu aliĝi al la konferenco ĝis La 1-a de majo, ĉar por LOĜ-, MANĜ- KAJ EKSKURS- mendoj, KIUJ ATINGOS nin post la 1-a de majo 2008 oni devas aldone pagi 10% PRO MALFRUA MENDO.

Instruistoj de Esperanto por la Planedo Tero

TEJO Tutmonde 2008-2 elŝutebla el la Reta Jarlibro

La dua numero de TEJO Tutmonde (pdf) jam legeblas en la Reta Jarlibro http://reto.uea.org/

Blue floras la genciano IV, 21.05. -25.05.2008, Kössen en la regiono Tirol, Aŭstrio



La Esperanto-junularoj de Baden-Virtembergo kaj Aŭstrujo invitas vin. Tute egale, Ĉu vi estas Esperanto-specialistoj aŭ novuloj, tiu renkontiĝo estas por ĉiuj. Planata estas amuza semajnfino en Kössen en la regiono Tirol. Ne timu krokodiladon, ni parolas Esperanton ! ! ! ! ! Ĉiu estas bonvena.

Tutslovakia esperantista renkontiĝo, 23-25a Majo 2008, Snina, Slovakio


Estraro de Slovakia Esperanta Federacio kaj E-klubo en Snina invitas Vin al Tutslovakia esperantista renkontiĝo, kiu okazos ekde 22-a (jaŭdo) ĝis 25-a (dimanĉo) de majo 2008 en Snina.

Pliajn informojn kaj reta aliĝilo en nia paĝaro

Nome de SKEF: Pavel Krupa, stultulo ĉe gmail.com, 0902 597 285

Syndicate content