Bonvenon
2010: Villa Trópico
bonvenigas vin en IJK-etoso
Kun plezuro la kubaj gejunuloj invitas vin partopreni en la venonta IJK en Kubo (24-31 julio) en la alloga kampadejo Villa Trópico kiu troviĝas en Jibacoa, Santa Cruz del Norte, La Habana.
En tiu ĉi kampadejo oni povas praktiki sportojn kaj ĝui la strandon, kio kombineblas kun aliaj naturaj kaj aventuraj aktivecoj. Kampadejo Villa Trópico estas ĉirkaŭita de etaj altaĵoj kun abundo de floro kaj faŭno.
Ĝi troviĝas en la norda marbordo de Kubo, 45 kilometrojn for de Havano, meze de la vojo de Havano al banloko Varadero.
Pro la privilegia pozicio, ĝiaj komfortaj bangaloj kaj ĉirkaŭa medio, multaj vojaĝantoj dezirantaj paŭzon restas dum kelkaj tagoj en tiu ĉi turismejo antaŭ ol daŭrigi sian vojaĝon.
Vidindaĵoj:
En tiu ĉi belega bangala vilaĝo situanta ĝuste en la strando Jibacoa, vojaĝantoj trovas plej diversajn amuziĝojn; idealaj por junulara kaj familia turismo, kiel biciklado kaj ĉemaraj promenadoj. Aldone oni povas ĝui la servojn tie ofertatajn: kafeterio, kaj restoracio. Ni nepre bonvenigas kaj bonvenigos vin, ĉar ni pensas ke la IJK-programo certe estos tiom alloga kiom la natura ĉirkauaĵo. Bonvenon al la 66-a IJK, ni certas ke vi ĝuos ĝin, vi travivos neforgeseblan IJK-n en Kubo.
Via LKK:
- Ariadna García Gutiérrez (prezidanto)
- Ronald Baby González (program-kunordiganto)
- Yamilé Valle Sosa (sekretario)
- Amanda Grijalvo Mederos (kasisto)
- Jessica kaj Yanet Menéndez Núñez (vespera kaj nokta programo)
- María Lisandra González Hurtado (kultur-lingva festivalo)
