Kongreslando

Kubo: lando de la 66a IJK

Praktike: Kiel atingi Havanon? Uzu la favoran proponon de la UK.

Populara frazo nuntempe uzata por konfirmi la belecon de la kuba insularo estas la jena: "Tiu ĉi estas la plej bela terpeco kiun homaj okuloj iam vidis."

Laŭ tekstas en la Taglibro pri navigado, estas sciate, ke tiun frazon elparolis Kristoforo Kolumbo kiam la unuan fojon li alvenis al Kubo, la 27an de oktobro 1492.

La celo de lia vojaĝo estis eltrovi oron, sed nova mondo donacis al li multajn aliajn belaĵojn. La sekvintan jaron la admiralo revenis al tiu ĉi hemisfero, kaj post eltrovo de la insulo Porto Riko kaj Antiloj Malgrandaj, li denove trafis Kubon kaj konkludis, ke ĝi estis kontinento.

En postaj jaroj Kubo restis forgesita pro sia manko de oro, sed la reĝo Fernando daŭre atentigis pri ĝi kun la celo precizigi ĉu ekzistis aŭ ne oro. Laŭ atestas historiaj dokumentoj en 1509, Sebastián de Ocampo ĉirkaŭiris Kubon per du karaveloj, kaj post 6 aŭ 8 monatoj da vojaĝado li anoncis, ke Kubo estas insulo.

En la sama jaro, la leŭtenanto Diego Velázquez ricevis la taskon okupi la insulon kaj raporti pri la ekzisto aŭ ne de oro. Li kun proksimume 300 homoj, elŝipiĝis en 1511 proksime de Maisí en la orienta ekstremo de la insulo kaj komencis la konkeron.

La indiĝenoj malforte reagis, kaj sendube kun timo al tiuj armitaj kaj strange vestitaj homoj kvazaŭ "dioj". La ĉefa gvidanto de la indiĝena defendo kontraŭ la hispana invado, Hatuey, estis kaptita kaj bruligita. Sekvis longa historio de kruelaj traktoj, perfortaj laboroj kaj submetigo de la insulaj indiĝenoj kiuj relative rapide forpasis ene de la sekvaj 50 jaroj.

Post la konkero de la tuta insulo, Velázquez fondis la 7 unuajn vilaĝojn de la insulo, inter la jaroj 1512 kaj 1519, nome: Trinidad, Sancti-Spíritus, Santa María del Puerto Príncipe, Santiago de Cuba, La Habana, Bayamo kaj Baracoa.

Ili ĉiuj estas nuntempe konsiderajtaj nacia heredaĵo kaj en la kazo de la urbo Trinidad, situanta en la centrosudo de Kubo, Havano, en la nordokcidento, kaj Puerto Príncipe (Camaguey) centro-oriente estas deklaritaj Homara Heredaĵo fare de UNESCO.

Ili ĉiuj estas daŭre konservataj, renovigataj kaj apartenas al tuta programo de konservado impulsata de la kuba ŝtato kaj de aliaj kulturaj institucioj kaj organismoj internaciaj.

Multaj vizitantoj enlandaj kaj eksterlandaj ĝuas tiujn belajn kaj historiajn urbojn kiuj konservas la ĉarmon de pasinteco kun daŭre renovigata spirito. Jen bela oferto por ekskursamantoj.

Transprenita de la retejo esperanto-cuba.org