Kotiztabelo
| prezoj en EUR | Landkategorio kaj aĝo je 24-jul-2010 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| A | B | C | |||||||
| Dato de aliĝo | ĝis 19 | 20-29 | 30+ | ĝis 19 | 20-29 | 30+ | ĝis 19 | 20-29 | 30+ |
| ĝis 31-03-2010 | 180 | 190 | 215 | 175 | 185 | 200 | 165 | 170 | 180 |
| ĝis 16-05-2010 | 185 | 195 | 220 | 180 | 190 | 205 | 170 | 175 | 185 |
| ĝis 30-06-2010 | 195 | 205 | 230 | 190 | 200 | 215 | 180 | 185 | 195 |
| poste (surloke) | 210 | 220 | 245 | 205 | 215 | 230 | 190 | 195 | 205 |
Antaŭpago: 15 EUR (dato de aliĝo estas dato, kiam alvenas la antaŭpago). Pagu al la UEA-konto "ijkb-b", al la banko-konto de UEA, aŭ per PayPal. Vidu instrukciojn kiel transpagi al UEA. Pagante ne forgesu ĉiam indiki la celon de la pago: "IJK 2010 via nomo"!
Landkategorioj:
- A-landoj estas: Usono, Kanado, Meksiko, Venezuelo, Mez-Ameriko.
- B-landoj estas: Sud-Ameriko ekskluzive Venezuelon, Aŭstrio, Belgio, Britio, Danlando, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Italio, Katalunio, Liĥtenŝtejno, Luksemburgio, Monako, Nederlando, Norvegio, San Marino, Svedio, Svislando, Vatikano.
- C-landoj estas: ĉiuj aliaj ankoraŭ ne menciitaj.
- D-lando estas: Kubo (aparta kotiztabelo).
Rabatoj por membroj de TEJO kaj/aŭ UEA (ne inkluzivas la kategorion MG):
- 25 EUR: Usono, Kanado, Eŭropaj landoj el B-kategorio
- 15 EUR: ĉiuj ceteraj
Do vi pagos sume malpli se vi aliĝos al TEJO kaj/aŭ UEA, kaj se vi aĝas ĝis 30 jaroj, vi kiel membro aldone ricevos la gazetojn Kontakto kaj TEJO Tutmonde.
La prezo inkluzivas: Loĝadon en dulita ĉambro. Transporton al kaj el la kongresejo. Tri manĝojn tage. Unu ekskurson al Malnova Havano.
Cubana de Aviación kaj Copa Airlines ofertas rabatojn por flugbiletoj al la partoprenantoj de IJK. Kondiĉojn vi trovos ĉi tie. La reguloj aplikiĝas ankaŭ se vi partoprenos nur IJK-n.
