LingvojSerĉiAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Pri TEJO
La organizo defendas kulturan riĉecon de lingva diverseco, homajn rajtojn de lingvaj minoritatoj kaj tutmondan kompreniĝon per facila aliro al internaciaj kontaktoj. Uzo de Esperanto estas kadro de niaj klopodoj. Ni esperas ke vi ŝatas nian retpaĝaron kaj bonvenigas vin komenti la kontribuojn. Se vi serĉas ne tiom aktualajn novaĵojn vi eble trovos ilin en la forumo. Kandidatiĝu por la organizado de la IJK 2010TEJO invitas Vin kandidatiĝi por la organizado de la Internacia Junulara Kongreso en la jaro 2010. Ni atendas vian proponon! nome de la estraro,
AS 2008: 27.12.2008-04.01.2009 en Liptovský Mikuláš, SlovakioAnkoraŭ eblas aliĝi al la ĉi-jara Ago-Semajno! Uzu la okazon!
La Komuna Seminario okazos en Jokohamo (Japanio), la 27-29a de decembro en 2008La komuna Seminario (KS) okazos en inter la 27-a kaj la 29-a de decembro en Jokohamo! Partoprenas la ĉina, korea kaj japana junularoj kaj ili kore bonvenigas partoprenantojn el aliaj landoj.
5a Ĉina Turisma Festivalo (Zhongshan, Guangdong, Ĉinio, de la 20a ĝis la 24a de decembro 2008)De la 20a ĝis la 24a de decembro okazos en Zhongshan, Guangdong (Ĉinio) la 5a Turisma Festivalo. Partoprenos kaj individuaj esperantistoj kaj esperantaj organizoj enlandaj kaj eksterlandaj. La programo sekvas:
KODEJO 2008 jam disponeblas!La Kompleta Demandaro por Esperantaj Junularaj Organizoj (KODEJO) troviĝas jam en la TEJO-retpaĝo. Ni invitas ĉiujn junularajn esperantistajn organizojn plenigi kaj sendi ĝin. La informojn petatajn en la demandaro TEJO ege bezonas por esti efektiva funkcianta tegmento super internacia reto. Koran dankon pro via kunlaboro!
Germana Esperanto-Kongreso kaj 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso, Pentekosto 2009 (Herzberg am Harz, Germanio)La venontan jaron okazos kune la Germana Esperanto-Kongreso kaj la 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso en Herzberg am Harz (Germanio). Ĉi tiun duoblan kongreson okazigos la Germana Esperanto-Asocio kaj la Eŭropa Esperanto-Unio de la 28-a de majo ĝis la 3-a de junio.
Aŭgusto 2009 - Itala Kongreso en CassinoAugusto 2009 - Itala Kongreso en Cassino Itala Esperanto-Federacio invitas vin al la 76a Itala Kongreso de Esperanto en la urbo Kasino, mezvoje inter Romo kaj Napolo.
E-o "Radionokto" - Januaro 2009Salutoj karaj amikoj, Mi ŝatus inviti vin al al famega E-o "radionokto" en la studioj de la radiostacio "Bermudafunk" en Mannheim (Germanio). Dato: semajnfino, meze de januaro (dato sekvas en la venonta retmesaĝo), 0-a -6-a horo.
Someraj Kursoj en Aŭstralio, 11a ĝis 25a de januaro 2009La somerkursaro de la Aŭstralia Esperanto-Asocio okazos en Sidnejo, Aŭstralio, inter la 11a kaj la 25a de januaro, 2009. Venu al bela Sidnejo por ĝui ekskursojn, klasojn, prelegojn ktp en esperanta etoso.
Europa Komisiono: projekto pri vehikla lingvoel blogo de Jose Martins: http://www.ipernity.com/blog/zedaveiro La Eŭropa Komisiono ene de la 7-a serĉ-programo (2007-2013) vokas al propono por studo pri "Vehiklaj lingvoj en eŭropo en la erao de globaliĝo: historio, politiko, praktiko". Ĉi tiu voko ŝajnas al mi defio al esperantistaj spertuloj por ke ili organizu sin kaj montru la efikon de esperanto.
MEKTV - Meksika Esperanto-Televido ekasDe: wbejaranomx ĉe hotmail.com Estimataj: Ankoraŭ ni troviĝas dum teknikaj pruvoj por produkti esperantajn videomaterialojn en YOUTUBE, ni malfermis specialan kanalon por la prezento de nia laboro, la nomo de la kanalo estas: MEKTV - Meksika Esperanto-Televido
TEJO Tutmonde 5 - jam en la reto!La kvina numero 2008 de TEJO Tutmonde (pdf) jam legeblas en la Reta Jarlibro http://reto.uea.org/
Kontakto 3-2008 jam en la reto!La reta (plenkolora) pdf-versio de "Kontakto 2008:3" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (vizitu http://reto.uea.org/ kaj elektu la sekcion "Teko"). Ĉi numero havas la temon "Edukado tra la mondo". Mi kore invitas vin kontribui al la sekvaj numeroj, kies temoj estas: Numero 226-227 (2008:4-5). La ĉef-temo: “TEJO 70-jara”. Se Numero 229 (2009:1). La ĉef-temo: “Superstiĉoj, mitoj kaj Ankaŭ alitemaj kontribuoj, proponoj kaj atentigoj estas bonvenaj kaj tre atendataj! Amike,
Vintra Folklora Festivalo Malanka - 14an de januaro 2009 en UkrainioLa 14-an de januaro en Karpata regiono de Ukrainio, urbo Chernivtsy, okazos tradicia Vintra Folklora Festivalo Malanka. Ni invitas vin partopreni en la festo.
|
EnsalutoNavigadoNovaj forumaj temojLaste aldonitaj blogaĵoj
Monda Kalendaro
|