Aktivaĵoj
Nia agado inkluzivas seminariojn, laborbrigadojn, kursojn, eldonojn, junularajn interŝanĝojn, kaj aktivan partoprenadon per laboro en internaciaj institutoj kiel la Unuiĝintaj Nacioj, Eŭropa Unio, Konsilio de Eŭropo, Eŭropa Junulara Forumo kaj la Azia Eŭropa Fondaĵo.
La plejparto de la aktivaĵoj estas en Esperanto, sed ni ankaŭ uzas aliajn laborlingvojn. Ni ofertas lingvajn kursojn por komencantoj kaj aranĝas multlingvajn renkontiĝojn por kunlabori kun aliaj junularaj organizoj kaj institutaj partneroj.
Vidu Dialog' por informoj pri la plej aktualaj eventoj.
Jen klarigo pri kelkaj el niaj aktivaĵoj:
Aktuala: Trejnseminario "Projektmastrumado"
Legu informojn pri la trejnseminario "Projektmastrumado" kiun TEJO kune kun EGTYF (Eŭropa Federacio de "Good Templar") organizas la 3-10an de Oktobro, 2004 en la Eŭropa Junulara Centro en Straburgo, Francio.
Trovu pliajn informojn ĉe:: www.tejo.org/seminarioj
Pasporta Servo
Pasporta Servo plifaciligas internacian vojaĝadon kaj trovadon de interkulturaj kontaktoj, ebligante al siaj membroj resti en la hejmoj de aliaj esperantistoj. Ĉiujare oni kompilas liston de gastigantoj kiuj pretas senpage akcepti gastojn por tranoktado. La eldono por 2004 enhavas 1227 adresojn en 79 landoj. Necesas scipovi Esperanton por uzi la servon.
Retpoŝto: pasporta.servo@tejo.org
TTT-ejo: www.tejo.org/ps
Internacia Junulara Kongreso
La Bamba, nokta vivo, kaj amuziĝo, sed ankaŭ kunsidoj, prelegoj kaj laborgrupoj. Ĉio okazas dum unu vigla semajno, spertinda por ĉiu juna esperantisto!
Retpoŝto: ilk@tejo.org
TTT-ejo: www.tejo.org/ilk
Seminarioj
TEJO okazigas seminariojn pri plej diversaj temoj, ekzemple Lingvaj Festivaloj, Homaj Rajtoj kaj Interreto. Ili okazas kelkajn fojojn jare kaj estas bonega maniero por konatiĝi kun aliaj TEJO-membroj kaj la organizo.
Retpoŝto: seminarioj@tejo.org
TTT-ejo: www.tejo.org/seminarioj
Lingvaj Festivaloj
Aranĝoj interesaj por lingvemuloj kaj interesitoj pri aliaj kulturoj, sendepende de aĝo, profesio kaj kapablo paroli Esperanton. Pro tio oni lastatempe parolas eĉ pri movado de Lingvaj Festivaloj, jam tradiciaj kaj dum la tuta jaro atendataj okazaĵoj en pluraj urboj dise tra la mondo.
Retpoŝto: lf@tejo.org
TTT-ejo: www.tejo.org/lf
Esperanto@Interreto
Esperanto@Interreto (E@I) estas agado ligita al TEJO. Ĝi realigas projektojn, kiuj helpas al Esperanto-parolantoj uzi Interreton por tutmonde kunlabori, informi pri Esperanto kaj instrui ĝin. La tri ĉefaj agadkampoj de E@I estas kreado de ret-paĝaroj, aranĝado de seminarioj kaj informado pri kuna uzado de Esperanto kaj Interreto por tutmonde komuniki facile kaj rapide!
Retpoŝto: ecxei@ikso.net
TTT-ejo: www.ikso.net
|