Bonvenon al la paĝaro de TEJO!
TEJO estas mallongigo por Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. TEJO estas kultura, eduka kaj lingvopolitika organizo.
TEJO popularigas internacian kompreniĝon per renkontiĝoj, edukaj programoj kaj uzo de internacia lingvo, Esperanto. La organizo defendas kulturan riĉecon de lingva diverseco, homajn rajtojn de lingvaj minoritatoj kaj tutmondan kompreniĝon per facila aliro al internaciaj kontaktoj. Uzo de Esperanto estas kadro de niaj klopodoj.
Novaĵojn pri TEJO-seminarioj kaj aliaj renkontiĝoj, oni povas trovi en Dialog', nia bulteno por neesperantistoj.
Ankaŭ eblas vidi klarigon pri la fenomeno Esperanto. Superrigardon de la lingvo Esperanto oni povas trovi ĉe la paĝaro lernu!, sed se vi ne havas bonan retkonekton, vi povas elŝuti ĉi tiun Esperanto-kurson.
(Ekzistas pli ampleksa kaj dinamika TEJO-paĝaro, sed nur en Esperanto.)
|