|
Traduknstrukcioj:
1) Elektu vian lingvon en la menuo dekstre.
2) Alklaku: [ Traduki ]
3) Traduku la tekston en la "traduksistemo".
4) Kontrolu la tradukon per reŝarĝi ĉi tiun paĝon.
5) Skribu al kio@tejo.org kiam vi pretas kaj
ni produktos por vi belan pdf-version de la informilo kaj metos en Reta Informado-Centro.
Dankon!
Kio estas Esperanto?
Ĝi estas lingvo
kiu faciligas komunikadon inter homoj el malsamaj landoj. En praktika uzado dum pli ol cent jaroj, Esperanto estas montrinta sin esti vere vivanta lingvo, kapabla esprimi ĉiujn aspektojn de la homa pensado kaj sentado.
Internacia kaj neŭtrala
Esperanto ne apartenas al ajna specifa lando aŭ popolo. Ĝi apartenas egale al ĉiuj kiuj parolas ĝin, agante kiel ponto inter kulturoj.
Ĝi estas facila!
Esperanto havas simplan, regulan kaj flekseblan strukturon, kaj vortostokon derivitan el multaj lingvoj. Tio ebligas atingon de flueco multe pli rapide ol en ajna alia lingvo.
Kial lerni Esperanton?
Ekhavu amikojn
tra la tuta mondo, ekzemple havante korespondantojn en foraj landoj kaj aliaj kulturoj. Se plaĉas al vi vojaĝi, vi povas kunporti "Pasporta Servo", kiu listigas parolantojn de Esperanto en pli ol 80 landoj. Ili interesiĝas pri tio ke vi gastu ĉe ili senpage, kaj ili eble ankau montros al vi iom de sia urbo aŭ lando.
Iru al renkontiĝoj
kun aliaj Esperanto-parolantoj: en via propra urbo aŭ lando, aŭ internacie. La renkontiĝoj, kiel ekzemple la Universala Kongreso de Esperanto, la Internacia Junulara Kongreso kaj aliaj internaciaj kunvenoj, okazas en malsamaj landoj ĉiujare kaj proponas grandiozan sperton por la miloj da partoprenantoj.
Lernu pri aliaj kulturoj
per vere internacia rimedo. Esperanto posedas vastan literaturon, same tradukitan kiel originalan, pri nenombreblaj temoj. Estas ankaŭ multaj periodaĵoj kaj miloj da ttt-paĝoj en Esperanto.
Kiel lerni Esperanton?
Kursoj kaj lernolibroj
ekzistas en plimulto de landoj kaj lingvoj. Ĉar Esperanto estas facile lernebla kompare kun aliaj lingvoj, vi povas ankaŭ mem lerni ĝin per lernolibro aŭ per interreta kurso. Unu ekzemplo estas la plurlingva lernomedio www.lernu.net.
Kontaktu
la grupon aŭ asocion en via urbo aŭ lando (adresoj kaj aliaj kontaktinformoj estas troveblaj ĉe www.esperanto.net), aŭ skribu al Universala Esperanto-Asocio, kiu havas membrojn en pli ol 100 landoj tra la mondo. Ili volonte donos al vi ajnan informon aŭ helpon.
Adresoj
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176,
NL-3015 BJ Rotterdam,
Nederlando
Telefono: +31-10-4361044
Fakso: +31-10-4361751
Retpoŝto: info@uea.org |
[loko por nacia-adreso] |
|