Aktivula Trejnado

Oficiala retpaĝaro de aktivula trejnado

at-logoKial gravas Aktivula Trejnado?

Trejnado kiel rimedo por atingi sukceson

Repensu pri via preferata muzikgrupo. Kiam vi prenis muzikilon unuafoje kian bruaĉon vi produktis. Sed ili, kiom lerte ili traktas siajn muzikilon, kiel lerte ili sukcesas kunigi la sonojn de siaj diversaj instrumentoj al unu harmonia muzikpeco. Ĉu vi, ĝuante iliajn bonegajn muzikaĵojn, foje vin demandas kiel ili realigas tiajn miraklajn sukcesojn? Ili lernis tion, post multe da ekzercado, post multe da eraroj, post instruado de homoj, kiuj jam kapablis - ili trejnadis.

Kial trejnado?

Nu jen, vi povus kompari nian organizon kun via muzikgrupo, aŭ futbalteamon se vi preferas. Ĉiuj el ili devas trejniĝi por atingi siajn diversajn sukcesojn. Evidente, trejnado ne estas la sola kondiĉo de sukceso. Sed estu certa ke malantaŭ sukcesa teamo kaŝiĝas sistema trejnado de iliaj anoj. Trejnado gravas do. Tro ofte oni konstatu en iu ajn organizo ke per simpla bonintenca volontula agado aktivuloj fuŝas aferojn. Tio ne signifas ke tiuj aktivulojn estas aĉuloj, ne, tio nur signifas ke ili ne spertis por fari la taskon kaj ke tiu organizo bezonas trejnadon por iliaj aktivuloj. Por bone funkciigi ion oni ja devas scipovi. Aŭ ĉu vi preferus operaciiĝi far homo, kiu ne studis por iĝi kirurgo? Ankaŭ nia ŝatata futbalteamo lernas kiel futbali antaŭ ol partopreni la mondĉampionadon.

Same validas por nia TEJO, kaj jen tial aktivula trejnado. Klaras ke en organizo kiel nia, trejnado ne temas pri kirurgio, pilkfrapado aŭ muzikiltraktado. Ĉe ni trejnado temas pri diversaj kapabloj kaj scioj bezonataj por funkciigi organizon:

  • kiel planadi kaj fiksi strategion,
  • kiel efike kunsidi,
  • kiel bone labori en teamoj,
  • kiel atingi nian publikon,
  • kiel prizorgi la internan komunikadon,
  • kiel kontaktadi kun ĵurnalistoj,
  • kiel trovi monon por nia agado,
  • kiel organizi aranĝojn aŭ projektojn,
  • kiel analizi kaj kompreni la mondon ĉirkaŭ ni,
  • kiel transdoni la sperton

Jen malkompleta listo de aferoj kiujn kapablu aktivuloj de ajna organizo, ĉu ili okupiĝas pri mediprotektado, prizorgado de infanoj aŭ lingvaj rajtoj. Jen bona novaĵo, ĉar tio signifas ke ni ne reinventu ĉi ĉion: ni povas profiti de jam ekzistantaj spertoj kaj studoj, rigardi kiel aliaj faras kaj lerni el tio. Tamen kelkaj aliaj temoj estas pli rilatitaj al la temaro de organizo mem. Por TEJO evidente gravas do temoj kiel lingvaj rajtoj, lingva diverseco, interkultura interkompreniĝo kaj simile.

Trejnado por aktivuloj de nekomercaj organizoj pli kaj pli graviĝas. La mondo ĉirkaŭ ni komplikiĝas, temoj traktendaj abundas. Kiel ni povus eĉ nur entagordigi nian temon, por eĉ ne paroli pri realigi niajn celojn, se ni ne studas kaj lernas kiel tion fari plej efike? En tiu mondo ĉirkaŭ ni aktivas cento da organizoj, kaj malgraŭ ili ĉiuj eble servas bonan celon, tamen ili pli kaj pli iĝis konkurentoj inter si: konkurentoj por altiri membrojn kaj aktivulojn, konkurentoj por altiri ĵurnalisman atenton, monon de subvenciantoj, aŭ favorajn politikistajn sintenojn. En tia ĉi konteksto organizo nur sukcese travivas per kvalita kaj profesieca agado, kaj tian agadon oni ĉefe atingas per trejnado de propraj aktivuloj.

Kiel ni trejnas?

Konsciante pri graveco de aktivula trejnado por bona funkciado de organizo, endas ankoraŭ pripensi kiel oni plej bone organizu trejnadon de aktivuloj. Ŝajnas al ni ke plej bone funkcias trejnado per mikso de diversaj metodoj, en kiu balanciĝas la teoria‚ lernado per fakaj libroj kaj trejnseminarioj kun la praktika‚ spertiĝo de la konkreta ĉiutaga agado. Dum tiu ĉiutaga agado, sendube oni faras erarojn, normalas tio. Eĉ utilas tio se el tiuj eraroj ni provas lerni.

La Komisiono pri Aktivula Trejnado ĉefe organizas du formojn de aktivula trejnado: Trejnado dum rekontiĝoj kaj Trejnseminarioj.

Trejnado dum renkontiĝoj

Por laŭeble kapti plej multe da aktivuloj ni provos okazigi trejnadojn dum grandaj esperanto renkontiĝoj kiel IS kaj IJK kaj ankaŭ dum laborkunsidoj kiel TEJK. Kutime ni ofertas minikursojn pri konkretaj temoj, kiel organiza mastrumado aŭ okazigi renkontiĝojn. La trejnadojn kutime enhavas kvar sesiojn po 90 minutojn kaj estas malfermitaj al ĉiuj interesuloj.

Trejnadseminarioj

Por pliprofunde eniri certan teman komplekson ni okazigas ankaŭ trejnseminariojn, kie ni dum unu semajno intensive trejnadas. Dum tiaj trejnadoj eblas pli envolvigi la partoprenantojn en la temo. Kutime la trejnadoj estas limigita al 30 partoprenantoj kaj pro tio necesas kandidatiĝi al ili. Plej ofte trejnseminarioj estas organizitaj per subvencioj de la Eŭropa Junulara Fondaĵo de la Konsilio de Eŭropo aŭ per la Junulara programo de la Eŭropa Unio. Tio ĉi donas al ni la eblecon teni la trejnseminariojn malkoste por partoprenantoj, kaj eĉ repagi grandan parton de iliaj vojaĝkostoj. Tio por TEJO ege gravas, ĉar tio ebligas trejni ankaŭ tiujn aktivulojn kiuj mem havas malpli da rimedoj por vojaĝi internacie.

Faka literaturo

Sed ne ĉion eblas enmeti ĉiam en trejnsesioj aŭ trejnseminarioj. Gravega por trejnado de aktivuloj estas diversaj verkoj kie kolektiĝis pluraj spertoj de aktivuloj kaj pristudantoj de organizoj. Legado pri spertoj de aliaj, estas bonega maniero mem spertiĝi.

En TEJO mem, tra sia historio kelkaj aktivuloj verkis manlibroj pri temoj kiel organizi IJK-on, la taskaro de la Ĝenerala Sekretario, aŭ la funkciado de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj. Sed ankaŭ ekster TEJO ekestis amaso da interesa literaturo. Unua vice endas mencii la iniciaton de la partnereco pri trejnado de Eŭropaj junularaj gvidantoj de la Konsilio de Eŭropo kaj la Eŭropa Komisiono. El ĉi partnereco kreiĝis tuta aro de trejnmaterialoj el kiu la ĉefa estas la T-kit serio. La T-kitoj estas nepra literaturo por ajna aktivulo de ajna (junulara) organizo).

Dua vice endas mencii la vastan literaturon pri mastrumado de organizoj, projekta mastrumado, komunikado, merkatigo, monakirado, kiu verkiĝis baze de spertoj de pluraj generacioj de aktivuloj de pluraj organizoj. Nepre vizitu vian lokan bibliotekon serĉante tiun literaturon. En aparta sekcio de ĉi retpaĝo ni kolektis ligojn al kaj referencojn pri tiaj verkoj. Sed evidente estas krom niaj indikoj ankoraŭ multe pli da aliaj verkoj. Se vi konas iun interesan, ne hezitu ilin al ni informi. Konsiloj pri subvenciakirado por artaj/kulturaj aranĝoj kiel pdf-dosiero (156 kb)kiel retpaĝo.

Seminarioj de profesiaj asocioj

Por aktivuloj kiuj vere volus enprofundiĝi en certa kampo, por eĉ kiel volontulo po iomete ekhavi profesian komprenon kaj kapablon, ideala vojo por trejniĝo estas partopreni en aktivaĵoj de profesiaj asocioj en via lando. En multege da landoj ekzistas asocioj de profesiaj manaĝeroj, merkatigisto, monakiristoj, komunikadistoj, humresursaj respondeculoj, ktp. Ili organizas regule studtagoj kaj trejnadoj kiuj celas unuflanke enkonduki novuloj en iliaj fakoj kaj aliflanke celas interŝanĝi certojn inter fakuloj.

Depende de profesia asocio al asocio, tamen, ili estas jes alireblaj por volontuloj aŭ nur alireblaj por profesiuloj. Por volontuloj malavantaĝo ankaŭ povas esti ke kunvenoj de profesiaj asocioj ofte estas dum laboraj horoj kaj kostaj por partoreni. Kiel ajn pri tio endas informiĝi ĉe profesiaj asocioj de viaj landoj, kaj eble ene de buĝeto de via propra asocio proviĝas iu monsumo por kovri kostojn de tia trejniĝo. Krom landaj trejnadoj ankaŭ ekzisatas trejnadoj farita de grandaj (internaciaj) organizoj kiel ekz. la Konsilio de Eŭropo. Iliaj trejnkursoj kutime malmultekostas kaj TEJO havas la eblecon proponi kandidatojn por tiaj trejnadoj.

Enlaborigo de novaj aktivuloj

Sendube unu el plej utilaj manieroj fari aktivulan trejnadon estas la rekta interagado inter antaŭaj aktivuloj kaj novaj aktivuloj. Ideala en ĉiu movada fako pli serta aktivulo kunlaboras kun pli nova aktivulo dum certa periodo. En tiu periodo tiel nova aktivulo spontanee enkondukiĝas en sian temon, tiel ke ŝli ne ĉion de nulo lernu nove. Se tio ĉi praktike ne eblas, alia varianto povas esti ke nova aktivulo dum certa periodo povas resti en regula kontakto kun antaŭulo, por respondi serion da demandoj kun kiu la novulo baraktas. Tiun praktikon de temo al tempo ni en TEJO aplikas sukcese, nur ni provu ege pli sistemigi tiun sistemon.

Kiu trejnas?

Pri la trejnadoj okupiĝas longtempaj aktivuloj de TEJO, kiuj gajnis ilian sperton tra ilia aktivado ene de TEJO kaj de eksteraj trejnadoj, ekzemple ĉe la trejnkursoj de la Konsilio de Eŭropo. Aldone trejnos ankaŭ profesiaj trejnistoj kaj homoj, kiuj laboras ene de certa kampo.