Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la ĉefa kolektiĝejo por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. Ĝi havas operaciajn rilatojn kun Unesko kaj estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio. ILEI havas sekciojn en pli ol 30 landoj kaj membrojn en pli ol 45. Kelkaj sekcioj havas propran hejmpaĝon: vidu ĉe Aŭstralio, Brazilo,Hungario, Katalunio, Pollando, Svedio.