provo krei ReVon por PalmOS per Plucker

Mi hieraŭvespere elŝutis Plucker kaj iom ekludis per ĝi por ekpovi meti la Retan Vortaron sur mian PalmOS-komputilon. Bedaŭrinde la HTML-kodoj por la supersignaj literoj ne funkciis kaj la programo ankoraŭ ne ekzistas en Esperanto kaj tial mi ne volas oficiale distribui ĝin, sed mi tamen volis alŝuti la dosierojn ĉi tie se iu volas ludi kun ĝi. :)

Mi cetere ĵus kontaktis la Plucker-grupon por peti la dosierojn por traduki la Plucker-vidprogramon.

AllegatoDimensione
ReVo.pdb7.58 MB
viewer_en.prc168.46 KB
SysZLib.prc30.49 KB

Duona sukceso

Saluton!

Mi ĵus deŝutis kaj provis vian ReVo-version per mia Nokia-770 poŝkomputilo, kun la programo FBReader, kiu komprenas ankaŭ la formaton de Plucker:

http://only.mawhrin.net/fbreader/

La programo estas mirinda, ĉar per ĝi mi legis kaj legas per nekredabla kvanto da formatoj, unikode kaj kun esperanta vortdividilo.

Kiel mi diris, mi provis kaj sukcesis vidi la ĉapelojn. Tamen, kiam mi navigas tra la dokumento, mi ne sukcesas reiri al indekso. La programo mem havas menueron por atingi indekson, sed ĝi ne disponeblas por ReVo.

Jen raporto por laŭbezone plibonigi la enpoŝigon de ReVo.

Manuel Pancorbo Castro