LingueCerca |
SKolta Esperanto tendaroLa Germana Junulara Asocio volas okazigi Esperantan subtendaron dum pli granda skolta evento, en belaj, grandaj, nigraj tendoj laux tradiciaj mongolaj tendoj en kiuj oni povas fari fajron. Junaj esperantistoj estas invititaj al tiu speciala Esperanto tendaro, ekde la 13a ĝis la 22a de aŭgusto 2010. Gxi okazos en Essen, Germanio (kulturĉefurbo en 2010). Okazos interalie ludoj, kantoj, babiladoj. Oni ankaux volas montri la esperantan movadon al la aliaj partoprenantoj de la skolta tendaro. La kostoj normale estos inter 110 kaj 180 eŭroj (vi devos organizi vian alvojaĝon mem). Se vi volas partopreni aux havas demandojn, bonvolu kontakti rapide sendante mesaĝon al Thomas Dresler (tommeck ĉe web punkto de). La tendaro okazos se almenaŭ 15 homoj intencas partopreni. Respondo bezonata gxis la fino de majo. Vi povas trovi pliajn informojn pri la skolta evento en diversaj lingvoj ĉi tie: www.moveto10.eu kaj www.ruhrjamb2010.eu.
|
Login utenteArgomenti del forum nuoviMessaggi recenti del blog
|