CercaAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Komitata Kunsido dum IJK 2006
Adenjo CHARRIÈRE estas elektita Estrarano kaj Kasisto de TEJO. La Komitato akceptas Ilja-n DE COSTER kiel komitatanon C de TEJO. David-Emil WICKSTRÖM estas elektita prezidanto de TEJO. La Komitato aprobas kiel elektan komisionon por elekto de la Estraro en la jaro 2007 Petron BALÁŽ kaj Irmina-n SZUSTAK. la Komitato aprobas la rekomendon proponitan de aparta komisiono pri interna dokument-interŝanĝo. La Komitato aprobas la decidon de la Komisiono pri Freŝa Vento aljuĝi al FLEJA la petatan sumon 280 € por plenumi la projekton „Kial kaj kiel verki por Vikipedio“. La Komitato akceptas la proponon de la Komisiono pri Freŝa Vento malfondi la fondaĵon Freŝa Vento kaj la restantajn rimedojn redoni al la ĝenerala buĝeto de TEJO. La Komitato akceptas proponon de la Komisiono pri Freŝa Vento koncentriĝi estontece je konsilado pri monakirado al la unuopaj Landaj Sekcioj, kaj starigi tiucele komisionon sub la gvidado de la Kasisto de TEJO. La Komitato rekomendas al la Estraro starigi komisionon de aktivuloj, kiu evoluigu novan konkretan strategion pri informado pri la agado de TEJO, sub gvidado de la estrarano pri KER, helpe de la estrarano pri informado. La Komitato taskigas la Estraron aldoni en la kontrakton kun la redaktoro de TT la punktojn 4.c) kaj 4.d) de la proponita Reglamento pri TT. La Komitato nuligas la bezonon de Reglamento pri TT, kiu estis petita [fare] de la Komitato dum ĝia pasinta kunsido en Zakopane. |
Login utenteNavigazioneArgomenti del forum nuoviMessaggi recenti del blog
Monda Kalendaro
|