
Jam malpli ol du semajnoj restis ĝis la dua eldono de la
Junulara E-Semajno. Post kiam pasintjare pli ol 200 junaj homoj festis la jarŝanĝon en suda Pollando, piede de la Tatroj, en Zakopane ni ĉi-jare bonvenigas vin, en la urbeto Burg en orienta parto de Germanio. Al tiu ĉi evento aliĝis jam preskaŭ 300 junaj homoj el tuta Eŭropo. Ĉi-jara temo estos „Estinteco, estanteco, estonteco”. Programo, same taga kiel vespera antaŭviodeble estos aparte riĉaj. La urbeto Burg (kastelo) troviĝas en la belega biosferrezervejo Spreewald (arbaro ĉe la rivero Spree) kiu famas pro siaj multegaj grandaj kaj malgrandaj riveretoj. La loko estas tre interesa rilate la regionaj minoritatoj, la soraboj. La aranĝon organizas
Germana kaj
Pola Esperanto-Junularoj.
Pliajn informojn eblas trovi ĉe la paĝaro
jes.pej.pl.
Dum JES eblos ankaû aliĝi
Dum JES eblos ankaû aliĝi al IJF en Italio... serĉu min por ĉiuj informoj, aû demandu al la volontulino ĉe la TEJO-budo! ;)