ijk-a blogo: alvenis!

dewhà nội estas facina - viva kaj multsona urbo. freneza sperto estas veturi kun motorbicikleto ĉi-tie. ĝi ŝajne estas la plej kutima transportilo kaj veturas ĉie - vere ĉie (mi jam miris pri rusaj veturmanieroj en st. peterburgo kiam mi estis tie la unua fojo en 2002, sed tio estas nenio kompare al hà nội). tamen estas nekredebla sperto veturi kun ili. hodiaŭ mi veturis kaj al kaj reen de la lkk-kunsido kiel pasaĝero. vi la tutan tempon havas la impreson ke okazos akcidento, sed kvamkam ĉiuj ĥaose veturas, la veturistoj havas bonegan kontrolon de siaj maŝinoj.

revenante al hà nội kaj mia unua tago, ĝi estis sufiĉe plenplena: tagmanĝo, ripozeto (tro mallonge ĉar mi malĝuste ŝanĝis la tempon... estas kvin horoj diferenco kun kopenhago), promenado tra la malnova kvartalo, veturado sur motorbicikleto al la mausoleo de ho chi minh kaj poste al la lkk-kunsido.

la lkk sub la gvidado de hai ly vere forte laboras por fari sukcesegan ijk-n kaj mi jam povas diri ke iĝos neforgesebla aranĝo. ni hodiaŭ nur interkonatiĝis kaj priparolis la planon por la semajno (krom kunsidoj estas kelkaj renkontiĝoj kun gravuloj kiuj subtenas la ijk-n) - nu, post 14 hora vojaĝo la cerbo ankaŭ ne tro bone funkscias. pro tio mi nun iras dormi! bonan nokton! ;-)

ijk-aj blogoj:
denove bangkok
ĉom ĉom, rambutan, orangutan kaj barbuloj
pri diplomoj kaj testudoj
danceja "traumfabrik"-o
kafo kaj te'... ;-)
alvenis!
survoje al hà nội

fotoj: picasaweb.google.com/wickstroem/HNIKajIjk