LanguagesCercaAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
ijk-a blogo: denove bangkok
mi volas dankegi al hai ly kaj la tuta lkk pro bonega semajno kaj pro bonega ĝis-nuna ijk-a preparlaboro. ĉiuj landoj havas diversajn manierojn organizi renkontiĝojn kaj diversajn instancojn por kontakti - kaj tio ne tiom bone videblas por eksterlandanoj. mi devas konfesi, ke mi nun estas ege imponita pri kio la lkk sukcesis fari - aparte rilate al la ŝtataj instancoj, kiuj vidas esperanton kiel grava lingvo por ne nur antaŭenigi pacon kaj interkompreniĝon sed ankaŭ por disvastigi informojn pri vjetnamio en la mondo. pro tio ili tiom forte subtenas la ijk-n. aldone mi devas konfesi, ke la disvastigo de landaj faktoj gravegas - same kiel kun bosnio pasintjare, vjetnamio plej parte estas konata pro la milito(j) tie. sed krom tio la averaĝaj homoj ne multe scias. pro tio mi ŝatas la ijk-ojn (kaj ankaŭ aliajn junularajn renkontiĝojn), ĉar ili (kutime) malfermas novan landon kaj historion por mi. lastaj konsiloj antaŭ mi kuras al mia kopenhaga flugo - se vi ne tro aprezas daŭran tormentadon de nur pecoj de famaj klasikaĵoj (ne la tutajn verkojn), tiam kunportu orŝtopilojn se vi traflugas bangkok-on. aldone, ne forgesu ŝanĝi viajn restantajn vjetnamajn dongojn antaŭ vi trairas la sekureckontrolon en la flughaveno de hà nội. poste estas multege da vendejoj, sed ne unu ŝanĝejo (tamen eblas pagi en dongoj se vi preferas aĉeti memoraĵojn ;-)) ijk-aj blogoj:
|
Login utenteNavigazioneArgomenti del forum nuoviMessaggi recenti del blog
Monda Kalendaro
|