Saluton al ĉiuj!
Bonvolu konsideri la suban informon. Ĉiuj estas invitataj
kontribui al "Kontakto" - la revuo de TEJO. Se vi ne povas / ne volas partopreni mem, instigu viajn konatojn aŭ lernantojn. Ĉies kontribuoj estas tre bonvenaj kaj necesaj. La hezitantoj bonvolu konsideri, ke ĉiu kontribuinto (eĉ ne abonanta la revuon) ricevas la numeron kun sia artikolo senpage. Fine, vi povas helpi ankau, se vi transsendos tiun mesaĝon al viaj landaj dissendolistoj aŭ al viaj konatoj.
TEMOJ DE LA PLEJ BALDAŭAJ NUMEROJ DE "KONTAKTO"
Numero 2007:5. La ĉef-temo - "Ekologio"
Ni vivas en la mondo, rapide kaj aktive evoluanta. Bedauŭrinde, ne
ĉiam la homaro sukcesas eviti la problemojn, kiujn kaŭzas ĝia tre
rapida evoluo. Tial la demandoj, rilataj al la konservado de la ĉirkaŭa
medio iĝas ĉiam pli kaj pli gravaj. Ni invitas la legantojn de "Kontakto" priparoli diversajn aspektojn de ekologio kaj medi-konservado en la plej laĝa senco de tiuj vortoj. Rakontu pri viaj spertoj preventi la ekologiajn problemojn, komuniku pri tio, kio (ne) estas farata en via lando por eviti la ekologian krizon. La temo estas vasta kaj ege grava - do partoprenu, diskutu kaj diskutigu!Ankoraŭ estas multe da spaco por via kontribuo!
Numero 2007:6. La ĉef-temo - "Literaturo"
La legantoj de "Kontakto" estas invitataj paroli pri literaturo. Temas kaj pri la literaturo ĝenerale (historio, skoloj, problemoj), kaj pri apartaj literaturaj verkoj. Rakontu pri la famaj verkoj, aperintaj en via gepatra lingvo - alilandanoj, kiuj plej ofte konatiĝas kun la tradukoj,
ofte ne scias kaj ne komprenas la detalojn kaj nuancojn de la verko, por ne paroli jam pri la historia fono kaj kasŝita enhavo. Per Esperanto interŝanĝu la informojn pri la nacilingva literaturo! La informoj pri malmulte konataj verkoj aŭ pri literaturaĵoj en "malgrandaj" lingvoj
estas aparte interesaj!
La limdato por kontribui al la numero estas la 1a de decembro
Kiel ĉiam, ajnatemaj kontribuoj kaj proponoj estas bonvenaj!
La elektronika adreso por viaj kontribuoj estas la sama -
kontakto (cxe) tejo.org ; oni povas uzi ankaŭ la "aldonan" adreson
kontakto-red (cxe) mail.ru
Por paperaj kontribuoj bonvolu uzi la novan adreson:
al Pavel Nikolajevich Mojhajev
ul. Rabochaja 24, kv. 29
Jalta, Krim
UA-98612, Ukrainio
Ĉion la plej bonan!
Amike - Paulo Moĵajev (redaktoro de "Kontakto")