Kontakto 4 jam en la reto.

La reta (plenkolora) pdf-versio de "Kontakto 2007:4" jam haveblas
cxe la Reta Jarlibro de UEA (vizitu http://reto.uea.org/ kaj elektu
la sekcion "Teko"). Cxi numero havas vastan temon "Kune - por la pli
bona mondo!". Pro la vasteco de la temo ankaux la enhavo de tiu cxi
numero estas tre varia kaj divers-rilata. Ekzemple, vi povos ekscii
pri la finna festo Vappu, pri la kutimoj de cxinoj kundividi la
elspezojn kaj pri la nova iniciato cxe UNo. 2 artikoloj temas pri la
retaj projektoj (interalie, vi povos iom pli detale ekscii pri la
funkciado kaj pri la "kasxitaj" mehxanismoj de la Esperanta vikipedio).
Krome, atendas vin recenzo, eta beletrajxo, vojagx-raporto kaj kelkaj
kromaj artikol(et)oj.
Mi esperas, ke la unua numero de "Kontakto", preparita sub mia
gvido,
estos por vi interesa. Mi kore invitas vin kontribui al la sekvaj
numeroj, kies temoj estas:

Kontakto 221, 2007:5. EKOLOGIO. Estas ankoraux 2 semajnoj por sendi
la kontribuojn!
Kontakto 222, 2007:6. LITERATURO. Limdato: la unua de decembro.

Ankaux alitemaj kontribuoj, proponoj kaj atentigoj estas bonvenaj
kaj
tre atendataj!

Amike,
Pauxlo Mojxajev, Kontakto-redaktoro

Disvastigita! da joan