LingueCerca |
IJK 2008 en HungarioVenontjara IJK okazos en Hungario, en la urbo Szombathely, inter la 26a de julio kaj la 2a de aŭgusto 2008, decidis TEJO-estraro. Hungara organiza teamo, kun helpo de internaciaj geamikoj, prilaboras ret-paĝaron kun pli da informoj - kotizoj, ejoj, programo, ekskursoj. Rezervu tempon por IJK-umi, kaj revenu ĉi tien por sekvi novaĵojn! Szombathely /:sombathej:/ situas ĉe la okcidenta landlimo de Hungario. Ĝi estas regiona centro kun ĉ. 80000 enloĝantoj, kun riĉa kultura vivo. La urbo estis fondita antaŭ 2000 jaroj, fare de pensionigitaj romiaj soldatoj - la kulto de la romiaj tempoj ankaŭ nuntempe estas ege grava: rigardu ekz. ĉe www.savariakarneval.hu |
Login utenteArgomenti del forum nuoviMessaggi recenti del blog
|