Internacia Junulara Festivalo - IJF 2008

La 32a IJF (Internacia Junulara Festivalo):
en Markio de la 19a ĝis la 25a de marto 2008

“2008 Internacia Jaro de la Lingvoj: defioj kaj perspektivoj”
http://iej.esperanto.it/ijf/2008/

Nia Festivalo estas unu el la plej ŝatataj junularaj renkontiĝoj en
la tuta Eŭropo. Oni spiras la specialan esperantan bonetoson, miksaĵo
de amikemo, ĝuado, malsameco-respekto. Partoprenas kaj fluparolantoj
kaj komencantoj, kaj vi ege facile amikumos kun geitaloj kaj
eksterlandanoj.
Oni povas partopreni kiel plenkotizanto aŭ memzorganto. Helpe de vi ni
faciligos al la partoprenantoj vojaĝi eksterlanden: informiĝu ĉe la
Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de via ŝtato pri la protokoloj kaj
kontaktu nin.
Ĉiu-jare IEJ elektas temon por la Festivalo, pri kiu oni prelegas,
diskutrondas, laborgrupas. La distra programo trakteblas en la nokta
universitato. Dumtage oni povas elekti kursojn pri dancado, memdefendo,
ktp. Okazos kursoj pri la itala kaj pri esperanto, por komencantoj kaj
progresintoj. Dum la vespera programo ofte okazas: koncerto, teatraĵo,
internacia vespero, dumnokta promenado en la urbo, ktp. Funkcias dum la
tuta nokto la trinkejo, la dancejo kaj la gufujo.
Helpe de la lokaj komunumestroj, ni klopodas vidigi la belaĵojn de la
ĉirkaŭaĵo. Kiel konate, nenio farendas dum la festivalo: ĉiu mem
decidas kiamaniere (mal)ŝpari sian tempon!
:D

Aliĝu rekte: http://iej.esperanto.it/ijf/2008 aŭ skribu al
Nicola Ruggiero por kromaj informoj.

Nicola Ruggiero
IJF-administranto