LanguagesCercaAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
KURSO de POLA LINGVO, 01.04–30.09.2008, POLLANDODum 1.04 – 30.09.2008 okazos en Bydgoszcz kurso de pola lingvo por eksterlandanoj gvidata de Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz. Kadre de tiu kurso eblos partopreni la 33 Esperanto –Tagoj de Bydgoszcz dum 19.04 – 27.04.2008 kaj Europan Festivalon de Studenta Kulturo KULTURALIA 2008 en Bydgoszcz dum 5 – 11.05.2008. La studadkotizo por la ses monata kurso 1.04 – 30.09.2008 estas 400 Euro aŭ 400 USD kaj ebligas partoprenon en Internacia Kurso por vojaĝgvidantoj, finekzamenojn de la unua studjaro de ISTK kun ebleco aliĝi por la dua studjaro 2008/2009 de ISTK kaj AIS studado en AIS – Kleregejo Bydgoszcz (AKB). Por la loĝado kaj manĝado dum la duonjaro en Pollando la aktualaj reguloj de Schengenlandoj postulas, ke aliĝinto havu po ĉ. 200 USD monate aŭ 1200 USD por 6 monatoj. Valoras aldoni, ke septembre eblos krome partopreni Sesion de Interlingvistikaj Studoj en Universitato de Adam Mickiewicz en Poznan (13-19.09) kaj dum 19-21.09.2008 ankaŭ ARKONES en Poznan - nun la plej popularan Esperanto – kulturaranĝon en Pollando. Aliĝojn kun la studadkotizo 400 Euro au 400USD por 1.04 – 30.09.2008 ĝis la 10.02.2008 por tiuj, kiuj bezonos polan vizon kaj ĝis la 25.03.2008 por aliaj akceptas: Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK) str. M. Sklodowskiej – Curie 10,PL 85-094 BYDGOSZCZ, Pollando stud@esperanto-turismo.org Konto n-ro (IBAN): PL 80 1320 1117 2034 0100 2000 0001,
|
Login utenteNavigazioneArgomenti del forum nuoviMessaggi recenti del blog
Monda Kalendaro
|