LanguagesCercaAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiu dua semajno. |
Mi liberiĝis!Antaŭ du semajnoj mi transloĝiĝis, el la hejmo de miaj gepatroj al propra loĝejo. Mi havas apartamenteton (unu ĉambron kun necesejo; la kuirejo estas komuna por mi kaj tri aliaj) en Olofshöjd, domaro en Gotenburgo kun miloj da studentaj ĉambroj, ekzakte similaj al la mia. Malgraŭ tio ĝi estas sufiĉe pitoreska; la domoj estas malregule planitaj kaj konstruitaj, kaj estas multaj disaj padoj, do la loko estas iom labirinteca, kaj estas multe da verdaĵo intere; la domaro estas kvazaŭ oazo. Kaj mi ĝojas, ĝuas, ĝuegas. Mi mastrumas por mi mem, ordigas meblojn kaj aĵojn laŭ propra kapo, tempigas manĝadon kaj dormadon kiam plaĉas al mi. Pluraj karaj amikoj loĝas en la sama areo, ne pli ol cent metrojn for de mi. Kaj tiom dolĉas aŭdi la klakadon de miaj sandaloj kontraŭ la pavimo kiam mi survojas lavejen, vendejen, amiken - mi estas libera… Se vi trairas Gotenburgon, venu viziti min!
|
Login utenteNavigazioneArgomenti del forum nuoviMessaggi recenti del blog
|