LingueCerca |
ILEI-konferenco, 29 julio-5 aŭgusto 2008 , Portonovo (Benino)AFRIKAJ SAMIDEANOJ ATENDAS VIN! Rapidu aliĝi al la konferenco ĝis La 1-a de majo, ĉar por LOĜ-, MANĜ- KAJ EKSKURS- mendoj, KIUJ ATINGOS nin post la 1-a de majo 2008 oni devas aldone pagi 10% PRO MALFRUA MENDO. Instruistoj de Esperanto por la Planedo Tero Kial ILEI nun konferencos en Afriko? estas ofta demando de esperantistoj al estraranoj de ILEI. Ni havas kelkajn bonajn kaj gravajn kialojn por tio. Ĉefa celo de la konferenco estas kontribuo de ILEI al la progreso de Esperanto en Afriko, transdono kaj interŝangho de instruspertoj, sed ne malpli gravas ankaŭ profiti interkulturan Afriko de proksime — ĝia kulturo malfermiĝos tuj antaŭ Viaj okuloj! Se Vi ne povas veni persone kaj ĉeesti la konferencon fizike ni ege petas Vin subteni la konferencon per financa helpo kaj subvencii partoprenon de kiom eble pli da instruistoj kaj instrukapabligadon de junaj instruemuloj el Afriko per enpagoj al la konto de ILEI che UEA (ilek-a) aŭ al Afrika Fondaĵo de UEA, ĉiam kun indiko „Benino 2008“. Sed pli bone plenigi aliĝilon kaj partopreni en la unua en historio granda internacia porinstruista E-aranĝo en Afriko. Informoj pri la konferenco, ĝia programo, urbo, partoprenkondiĉoj en retpaĝo. Se vi havas demandojn, proponojn au komentojn — Vi chiam estas bonvena skribi al: La 41-a Konferenco de ILEI en Portonovo (Benino) 29 julio-5 augusto 2008 BONVENON!
|
Login utenteArgomenti del forum nuoviMessaggi recenti del blog
|